SENNACIISMA
FRAKCIO DE SAT


Ĉefa paĝo - Arkivo de historiaj dokumentoj - Hejmpaĝo de SAT



Vinko MARKOV

ABC de Sennaciismo aŭ la bonvena maksimumismo de Kolĉinski

El la SAT-movado… (2005)

Ĉi tiu artikolo pri Viktor Kolĉinski kaj lia verko A.B.C. de sennaciismo aperis en La Sago, organo de SAT-Amikaro, en la numero de januaro, 2005. La biografiaj informoj pri Kolĉinski estas ĉerpitaj el Pri vivo kaj morto de Eŭgeno Miĥalski de Nikolai Stepanov kaj Honoré Bourguignon, Iarevano de Lucien Bourguignon.

Kial dediĉi kompletan artikolon al la reta apero, sur la paĝoj de la sennaciisma frakcio de SAT (http://satesperanto.free.fr/frakcioj/sen_abc.html) de broŝuro eldonita antaŭ 80 jaroj, kaj jam delonge elĉerpita ? Ĉu nur pro la plezuro kirli malnovajn memoraĵojn sen rilato kun la nuno ? Evidente ne. Fakte montriĝas, ke tiu teksto, kiu siatempe havis sufiĉe grandan sukceson (ĝi ja estis reeldonita jam du jarojn post la unua eldono), ne estis nur destinita al SAT-anoj, sed ĉefe celis doni al la ekstera publiko la emon aliĝi al SAT, kiel senkaŝe klarigas la aŭtoro :

S. A. T. kreskis kaj nun eniris novan periodon de sia ekzistado. Ĝiaj taskaro kaj celaro trudas al ĝi nepron : laboradi en la plej larga skalo ! […] Ĉi-verketo [...] celas iom la teorian plifirmigon de l’ koncepto pri sennaciismo en nia spirito, sed precipe ĝi intencas konatigi al internaciemaj laboristoj-nemondlingvanoj la abocodo’n de l’vera "internaciismo", pro kiu ili ofte bataladas, ne scikonante bone ĝin. Pro ĉi-ĉio, konsentite, ĉi pruvaro, per si mem, estas samtempe sufiĉe taŭga bona pormondlingva propagandilo ! […] utili nian aferon ĝi povos, nur tradukite en pli multajn lingvojn, nur, se almenaŭ elpresaĵoj el ĝi estas publikigataj en plej multe da gazetoj kaj ĵurnaloj laboristaj nacilingvaj…

Mi neniam legis ion pri nacilingvaj tradukoj de tiu verketo, kvankam ĝia enhavo ja meritus pli vastan disvastigon, kaj almenaŭ seriozan pristudon. Antaŭ ol pli detale komenti ĝian enhavon, ŝajnas al mi necese diri kelkajn vortojn pri la aŭtoro, Viktoro Kolĉinski, kiun mi jam menciis en la pasinta SAGO dirante, ke liaj verkoj certe meritus esti retrovitaj, se konsideri la malmulton, kion ni daŭre scias pri lia vivo. Nur dudek jara kiam li skribis tiun ĉi tekston, li montriĝis dum sia tuta kariero, antaŭtempe haltigita per pafmortigo en 1937, vera ĝisosta esperantisto, kiu ne timis alpreni maksimumismajn poziciojn eĉ en la plej malfavoraj cirkonstancoj. En Julio 1936, nur tri monatojn antaŭ sia aresto, li ankoraŭ pledis por internacia korespondado el vivantaj informoj (dum la tiamaj leteroj el Sovetio al eksterlando havis ĝenerale stereotipan karakteron pro la preskaŭ sistemaj policaj kontroloj), kaj kondamnis la kapitulaceman pozicion de la sovetaj gvidantoj, kiuj tiam diris, ke la esperanta movado ne devas esti amasmovado, ĉar ili jam sentis, ke la stalinisma etoso ne estas plej favora al ili. Ĉu nur elmontro de blinda fanatikismo, aŭ ĝisfina kuraĝo ? Se konsideri, ke laŭ la policaj arĥivoj, Kolĉinski estis unu el la malmultaj, kiuj konfesis nenian kulpon kaj ankaŭ ne denuncis siajn amikojn sub la premo de fizika turmentado, eblas pensi, ke li havis sufiĉe fortan personecon kaj vere ĝisfine restis fidela al siaj idealoj.

Tiu teksto enhavas tri partojn. Mi provos honeste resumi, sed tiuj, kiuj deziras konsulti la kompletan argumentaron povas mem tion fari ĉe la supre indikita adreso. Unue, Kolĉinski montras, ke la monda evoluo neeviteble kondukas al lingva kaj kultura unuiĝo de la homaro, kaj ke ĉiu strebo al protekto kaj konservo de la lingva diverseco estas vana kaj senespera, ĉar pro la senĉesa miksado de la homamasoj, la lingvoj mem tute nature miksiĝas. Tiu unuiĝo ne devige signifas kulturan malriĉigon kaj unuformigon de la mondo, ĉar ĝi liberigas tempon por multformaj scienca kaj arta kreado. Interese estas, ke ne eblas ĉi foje suspekti la aŭtoron pri jakobena influo, kiel estis foje farite por Lanti, ĉar Kolĉinski estis ukraino, do ano de lingva kaj kultura « minoritato » en la tiama USSR.

Sekvas el tio, ke la konsciaj revoluciuloj, kiuj strebas al sennacia kaj senklasa socio, havas la devon ĉiel helpi al la progreso de Esperanto, ne nur per ĝia propagando al samcelanoj, sed ankaŭ kaj ĉefe per ĝia praktika uzado en ĉiuj eblaj cirkonstancoj (kiu cetere estas la plej bona formo de propagando, ĉar ĝi montras, ke la lingvo efektive funkcias). Por sendogmiĝi per interŝanĝo de faktoj kaj ideoj kun diversopiniantaj homoj el la tuta mondo necesas bone regi la lingvon, kaj ne nur ĝin balbuti de tempo al tempo okaze de renkontiĝo kun eksterlandano. Tiu neceso klarigas kial SAT, malgraŭ sia peresperanteco, ludis, kaj plu ludas gravan poresperantan rolon, interalie per la eldono de PIV. Tio ankaŭ pravigas ĝian ĉiaman relativan malfortecon, ĉar la nombro de vere kapablaj esperantistoj ne estas tiel alta, kiel oni povus esperi… ĉefe pro tiu emo al krokodilado inter samlingvanoj…

Kolĉinski finas en la lastaj paĝoj per prezento de la celoj de SAT :

La ideala socio ne devenas tute preta el Revolucio, kiun kelkiuj reprezentas al si kiel panaceon.

Estas do nepre necese sin prepari, sin ekzercadi por la tasko de mondcivitanoj. S.A.T. celas kutimigi sian anaron al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo. Ĝi zorgas pri la kreado de spiritstato, kiu harmonias kun la estonta socio, kiam la perforto nuna, la ekonomiaj lingvoj kaj ŝtataj limoj ne plu ekzistos.

Poste sekvas diversaj informoj pri la praktikaj rimedoj, kiun disponigas SAT por la kleriga laboro, kaj li konkludas per la tre aŭdaca alvoko : (pardonu la maldecajn vortojn, sed tiam la homoj konis ilian veran signifon)

S.A.T. stariĝis celkonscie sur la vera vojo al estonta socio senklasa kaj sennacia, kaj sole ĝi esploris la rimedojn por efektivigi la ĝis nun sen-eĥan alvokon :

"PROLETOJ DE ĈIUJ LANDOJ, UNUIĜU !"

La devo nun de konsekvencemaj kamaradoj estas do – se vi vere estas konsciaj klasbatalantoj – ke vi :

"PROLETOJ DE ĈIUJ LANDOJ, S.A.T.-ANIĜU !"

Nu, kio aldoninda post 80 jaroj ? La situacio evoluis, sed la eduka laboro restas pli necesa ol iam ajn. La teĥnikaj rimedoj por tio ekzistas, sed mankas homoj por plej efike funkciigi ilin. Kolĉinski klare skizis la tre ambician programon de SAT, do ne eblas rebati al li, ke SAT ne havas projektojn. Oni inverse povus diri, ke ni estas utopiaj fantaziuloj. Tio estas la eterna argumento de ĉiuj diktatoroj. Cetere, ĉu utopiistoj estas tiuj, kiuj celas praktike uzadi Esperanton por konstrui pli homecan mondon, aŭ tiuj, kiuj kredas, ke Esperanto havas estontecon en kapitalisma mondo, kie ĉiuj zorgas nur pri la tuja egoisma profito ?


ĝisdatigo de 2005-02-16