SENNACIISMA
FRAKCIO DE SAT


Ĉefa paĝo - Arkivo de historiaj dokumentoj - Hejmpaĝo de SAT



N. FUTERFAS

1923-07 b : Bataltasko

el Sennacieca Revuo

1923-07 :

Artikolo el Sennacieca Revuo 1923 julio, p. 2-3

Bataltasko

Estas fakto nedubenda, ke depost la mondmilito la internaciismo kiel ideologia koncepto suferis gravan fiaskon. Dum la historia ekzameno, ĉe l’unua kanonpafo tiu idea hibridaĵo krevis kiel sapveziko kune kun la kreitaj de ĝi organizaĵoj. La internaciaj organizaĵoj laboris kaj ankaŭ disiĝis je du malamikaj tendaroj, kiuj tre fervore sin interbuĉis por la gloro de sia patrio.

Ni kredas, ke la kaŭzo de tiu fiasko estas absoluta netaŭgeco de tiu ideologia koncepto por krei klaran klaskonscion sennaciecan ĉe la proletariaro tutmonda.

Kio estas internaciismo ? Antaŭ ol respondi tion necesas kelkiom diri pri naciismo.

Naciismo estas koncepto kreita de l’juna ĵus venkinta burĝaro en komenco de 19 jarcento por ekstera esprimo de tutpopoleco, demokratio, por sub ties ombro lerte kaŝi siajn klasajn interesojn. La burĝaro ja neniam parolas aliel ol je l’nomo de tuta nacio, ekz. "nacia danĝero" (certe, por la burĝaro) "nacia bonhavo" (certe, ne proletariara), "nacia honoro" k.t.p. En ĉiuj danĝeraj por si momentoj (milito, revolucio) la burĝaro vokas al nacia unueco, civitanpaco.

Internaciismo estas senfrukta penado interpacigi, ekvilibrigi ĉiuspecajn naciismojn, oblikve pravigante ĉies el ili pretendon kaj rabemon. Internaciismo estas kompromiso inter la du ekstremoj : naci- kaj sennaci-ismo, inklinante ĉiam al la unua, mildigante nur ties kruelan kaj rabulan aspekton. La mem balancado inter la du ekstremoj jam supozigas, ke tiu koncepto ideologia estas kreita de hezitantaj socielementoj, nome de l’etburĝaro kaj intelektularo parenca sociologie al ĝi.

Ĝuste ili kreis diversajn movadojn sur tiu bazo, nome pacifista k.a. Ne neante nacian principon kaj la intime ligitan al ĝi patriideon, internaciismo revas, ke la teritorie (per landlimoj) kaj lingve dividitaj popoloj povas pace kunlaboradi. Tiu naiva kredo plurfoje jam fiaskis. Ĝis kiam ekzistas kapitalistaj ŝtatoj la batalado inter ili estas ne evitebla.

Poste pacifistoj komprenis tion kaj tiucele kreis Ruĝan krucon k. s. organizaĵojn : antaŭe kruela interbuĉado, vunditoj, kaptitoj... kaj ilin poste helpe rapidas jam preparitaj organizaĵoj de mizerikordo kaj homamo ! Ĉi-tie kuŝas la tuta falso kaj hipokrito de l’burĝa internaciismo. Kaj jen tion esence etburĝan ideologion oni provis kunigi al la klasbatala principo. Certe la rezulto montriĝis plej malprofita por la laboristaro.

Tuj post proklamo de l’mondmilito ĉiuj laboristaj internacioj fakte ĉesis ekzisti. La trompita laborularo iris al batalkampo por defendi kapitalistan "patrion". Perfidan, fatalan rolon ludis la ĉefoj, tamen la amasoj haladzitaj per naciecaj pasioj ilin subtenis. Kaj okazis ankoraŭfoje la granda historia trompo. Burĝaro trompas amasojn per allogaj promesoj plibonigi ilian materialan staton post venko sur batalkampo. Poste ĝi substituas la spacon per tempo. Ekzemple : Berlina laboristo ricevas la tutan hieraŭan Berlinon, t. e. en la tempo, sed hodiaŭ en la spaco reale li nek unu tercolon ricevas, krom loko en karcero aŭ sur tombejo.

Tro altapreze pagis la proletariaro tutrnonda por tiu trompo, tro da oferoj ĝi metis sur altaron de Moloĥo por ke ĝi ree lasu sin trompi.

Al la miskoncepto de internaciismo esence etburĝa ni kontraŭmetu sennaciismon, kiu plene korespondas al la klasbatala principo. En tiu spirito estu edukataj la vastaj laborulaj amasoj, memorante, ke la proletario ne havas patrion.

Same kiel naciismo, sennaciismo bezonas propran celkonforman esprimilon. Tiurilate Esp.o faras gravan servon al la proletariaro tutmonda, ebligante senperan skriban kaj parolan interrilatadon de diverslandaj kamaradoj. Ni scias tre bone, ke Esp.o estas nur kaj ekskluzive lingvo, tamen neniu neos la edukivan sennaciigan influon de nia lingvo, por tiu celo ĝi nin servu. Tie ĉi kuŝas la veraj historiaj meritoj de SAT, kiu eĉ alprenis la nomon sennacieca. Ne hazarde ĝi aperis tuj post la milito, kiam multaj senreviĝis pri internaciismo. Vane kelkiuj malkontentas pri tiu nomo. lli evidente ne jam maturiĝis por SAT. Komprenende, la militon kaŭzis politik-ekonomiaj kontraŭdiroj de kapitalismo, kaj naciismo estas nur ĝia ideologia esprimo. Sed ja la ideologio organizas soci-konscion. Tial ni kreu novan klasbatalan ideologion, ĝi estas nur kaj ekskluzive sennaciismo. Sur tiu kampo ni, revolucia esp.istaro, havas gravan aktualan taskon batali per nia lingvo kontraŭ ĉiuspecaj naciismoj aperantaj sub plej diversaj aspektoj.

Necesas ĝisfunde elkapigi la naciisman stultaĵon el la proletariaro tutmonda. Al tiu glora kultura bataltasko ni fordonu niajn fortojn.

N. Futerfas

(ĝisdatigo de 2005-03-10)