SENNACIISMA
FRAKCIO DE SAT


Ĉefa paĝo - Arkivo de historiaj dokumentoj - Hejmpaĝo de SAT



E. LANTI

1923-06 : Zigzage !...

el Sennacieca Revuo

1923-06 :

Artikolo el Sennacieca Revuo 1923 junio, p. 1-2

Zigzage !...

El multaj lokoj venis al ni leteroj de K-doj, petantaj ĉiuspecajn klarigojn pri la S.A.T.entrepreno. Estas neeble respondi letere al ĉiuj. Tial mi uzas la gazeton por respondi senplane kaj kiel eble plej koncize al diversaj demandoj, supozante, ke tiu respondo ankaŭ interesas aliajn K-dojn.

Rapida kreskado – Danĝero

— Jam baldaŭe ni estos 3000 S.A.T.anoj. Kiom rapide kreskas nia movado ! Vi, Paris’aj iniciatintoj, certe ne bedaŭras vian penon, ĉu ne vere ? Vi ja devas esti plene kontentigataj je la rezultaĵo....

— Efektive, tia kresko de nia Asocio, en la nuntempaj, malfavoraj cirkonstancoj, estas ja ĝojiga fakto. Ĝi montras, ke nia entrepreno respondas al iu malklara konscio pri bezono interligi ĉiujn esp.istojn, kiujn naŭzas la senkolora, senideala neŭtrala esperantismo. Sed ankaŭ estas timinda la densa alveno de membroj, inter kiuj multaj eble aliĝis nur pro hazardo, pro entuziasmo, pro ia nura aniĝemo. En tio kuŝas danĝero, kiun ni devas tre atenti.

Kiam arkitekturisto planas la konstruon de altega turo, li devas tre atenteme zorgi pri la kvalito de la materialoj kaj pri ilia aparta destino. Por ke S.A.T. estu fortika konstruaĵo, maltimanta ĉiujn batojn de la malamikoj – eĉ de la amikoj ! – ĝi devas esti masonita per solidaj ŝtonoj, fortege ligitaj per nerompebla mortero.

La solida konstrumaterialo de S.A.T. estu la K-doj praktikemaj, sagacaj, neniel fanatikaj kaj bone estrantaj esp.on. Nur tiaj elementoj devus trovi lokon en la kategorio de aktivaj membroj. La ligiva mortero estu la sennaciismo. Mi do insiste rekomendas al la K-doj, ke ili estu ne nur diligentaj en la varbado, sed ankaŭ tre atentemaj pri la kvalito de la varbotoj. Ne senkiale kaj senbezone ni starigis tri kategoriojn da membroj. La aktivaj estu kvazaŭ la trabaro, kiu subtenas la tutan S.A.T.konstruaĵon, dum la aliaj oficas kiel ŝtopaĵaro. Nia konstruaĵo havu solidajn angulstonojn ; ĝi kresku rektlinie kaj vertikale, por ke ne okazu forfalo.

Centralismo – Malcentralismo

La praktika uzado de esp.o povas plej trafe okazi, se iu centraliga organismo ebligas tiun praktikan uzadon. La Ekzekutiva Komisiono de S.A.T. devas kvazaŭ ludi la rolon de centra posteno en telefonaparataro. Sed, kompreneble, la Centro taŭge povas funkcii nur se la dislokitaj aparatoj ankaŭ bone funkcias.

Per ĝia adresaro kaj gazeto nia organizaĵo ebligas al la membroj praktikan uzadon de esp.o. Sed ĝi nur ebligas. Estas necese substreki ĉi-lastan vorton. Ne dependas de ni ĉu la membroj kapablas aŭ ne uzi la servojn de S.A.T.

Aliparte oni ne forgesu, ke la tasko de nia organizaĵo ne estas rekte propagandi esp.on. Sed la poresperanto-varbistoj uzu la Asocion kiel faktan argumenton por montri la vivantecon kaj tujan utiligeblecon de nia lingvo.

Se lerta metiisto ne havas ilaron, li evidente ne povas labori ; sed okazas, ke mallertulo, havanta taŭgan ilaron, ne sukcesas bone prilabori ion. Ordinare tiuj mallertuloj kutimas kulpigi la ilaron, ne sian mallertecon.

La tasko de S.A.T. estas centraligi potencialan energion, kiun ĝi metas je la dispono de la membroj. Ĉi-lastaj malcentraligu tiun energion...

Centralismo kaj malcentralismo estas do nur du aspektoj de sama afero. Ambaŭ fortoj estas necesaj. Temas pri ekvilibrigo kaj reguligo de ili. Ĉiu membro lernu uzi la S.A.T.aparaton kiel eble plej efike.

S.A.T. ne estu politika organizaĵo

— Nu, ĉu do vi, malneŭtralulo, predikas neŭtralismon ? Ĉu jam vi perfidis vian dekomencan programon ?

— Momenten... Aŭskultu, mi petas : Ĉu vi opinias, ke jam ne ekzistas sufiĉe da politikaj partioj, al kiuj ĉiu el ni povas aligi ? Ĉu S.A.T. devas pligrandigi la nombron de tiuj inter si batalantaj organizaĵoj ? Mi opinias, ke ne. Tute alia estas la tasko de nia Asocio. Laŭstatute ĝi celas meti esp.on je la servo de la klasbatalaj organizaĵoj. Tiuj-ĉi estas ĉu socialistaj, ĉu sindikatistaj, ĉu komunistaj, ĉu anarkistaj.

Kiel povas utili esp.o al tiuj organizaĵoj ? Ĝi povas utili nur se anoj de tiuj organizaĵoj estas samtempe anoj de S.A.T. kaj uzas ties organaron. Nu, ĉu do, ekzemple, iu komunisto ne povas liveri sciigojn al anarkisto kaj inverse ? Certe li povas, se li estas vera S.A.T.ano t. e. homo objektive juĝanta. En S.A.T. kolektiĝas samcelantoj, se ne samvojirantoj. Sed ĉu do samcelantoj ne povas ĝuste sin reciproke informi pri la spertoj survoje faritaj ? Kiam oni estas samcelanoj, kvankam ne samvojanoj okazos fatale, ke oni renkontiĝos ĉe iu vojkruciĝo. S.A.T. estu tiu renkontiĝejo !...

Laŭstatute nia Asocio devas zorgi pri kreado de revolucia literaturo. Nu, ĉu do anarkisto povas dece ignori la verkaron de Marks ? Ĉu komunisto povas same ne scii pri Kropotkin ? Certe ne !…

Estas do klare, ke multokaze kunlaborado de ĉiuj revolucianoj estas ebla kaj nepre dezirinda. Kiu ne estas blinda kaj fanatika partiano devas konfesi tiun veron – la hodiaŭa vero.

Sed mi volonte konsentas, ke la senpartieco de S.A.T. estas ĝia Aĥila kalkano. Troviĝos certe personoj, kiuj direktos sagojn al tiu vundebla loko. Tion mi antaŭvidas. La vivo estas batalo – ni batalos. Sed atentu, sagĵetontoj, celante la Aĥilan kalkanon de S.A.T. ne malŝirmu ĉe vi pli vundeblan lokon : Ni ne estas senarmaj.

Lingvaj kontraŭuloj

— Kian sintenadon ni havu rilate la propagandistojn de surogatoj de esp.o ?

— La tasko de S.A.T. ne estante propagandi esp.on, sed ebligi ĝian uzadon, mi povus simple respondi, ke tio tute ne koncernas nin. Ĉu decus tia respondo ? Ĝi estas certe dialektike logika. Sed la vivo ĉiam mokas la logikon, tial kelkvorte mi difinu nian pozicion antaŭ tiu demando.

La propagandistoj de aliaj mondlingvoj povas esti lokitaj en tri kategoriojn : l) blindaj fanatikuloj ; 2) sinceruloj trompitaj, preskaŭ nenion konantaj pri la esp. movado ; 3) mallojalaj personoj havantaj kasitan motivon por kontraŭbatali esp.on.

Rilate la unuan kategorion ni povas nur kompateme atendi, ke la faktoj malfermu la okulojn de tiuj blinduloj ; ni ne misuzu nian tempon interdiskutante kun ili.

Al la trompitoj de la dua kategorio ni simple demonstru, ke neniu mondlingva sistemo povas pretendi esti perfekta ; ĉar en la lingvistika kampo estas tute nescience kaj malsaĝe paroli pri perfekteco de lingvo. Esp.o nerifuteble montris jam de tridek-kvar jaroj, ke ĝi tute kontentige solvas la mondlingvan problemon ; ke ĝia fundamento tute ne estas baro kontraŭ pliriĉiĝo kaj plitaŭgiĝo de la lingvo, sed estas garantio, ke ĝi ne falos en dialektojn. Mi montru per faktoj la vivantecon de nia lingvo ; ni ĉefe funde lernu ĝin kaj uzu kiel eble plej ofte. Ni ne fanfaronu ; ni ne estu sektemaj kaj ĉiam larĝspirite konsideru ĉion. Se tiel ni agos, nu, ni povas tute trankvile iri nian vojon. Pli malpli frue la sinceruloj kaj praktikemuloj sekvos nin.

La trian kategorion ni konsideru tre malvarmsange kaj akrevide : ni devas senmaskigi tiujn personojn, – kio ne estas ĉiam facila tasko. Mi do estu observemaj, persistemaj kaj paciencaj, neniam koleremaj.

La ĉefa afero estas la enfaktigo de esp.o en la vivo. Mi kreu faktojn, ĉar faktoj parolas pli elokvente ol rezonoj. Tio estas S.A.T.aneca laboro.

La ĉefa argumento

— Komercistoj, turistoj havas konkretan motivon por lerni esp.on kaj uzi ĝin praktike. Profitemo estas ja forta instigilo.

Kiam ni propagandas esp.on ni diras, ke ĝi estas nepre necesa en la internaciaj kongresoj, ke ĝi utilas por niaj interrilatoj kun eksterlandanoj ktp. Tamen oni ne devas forgesi, ke tre malmulte da varbotoj havos okazon ĉeesti internacian kongreson, ke tre malmultaj sentas deziron ekinterrilatiĝi kun fremduloj. Ŝajnas do, ke tiuj niaj argumentoj ne estas sufiĉe konvinkopovaj, kaj tial malrapide kreskas nia movado. Kiajn argumentojn ni do uzu por logike montri la necesecon de esp.o por idealistoj kaj internacianoj ?

— Ni sincere, inter ni, konfesu, ke iel ni devas preskaŭ artifike krei bezonon de internacia lingvo ĉe multaj varbotoj. Tian bezonon ili reale ne sentas. Ni povas tamen tre logike argumenti jene : Multiuj sin nomas internaciistoj. Se ili estas sinceraj, ili konfesos kun ni, ke la nacia kadro, la nacieca edukado ricevita, la senĉesa influo de ŝovinismaj miasmoj kreas endanĝerigan medion por la spirita sano de la internacianoj. Konsekvence, sin trudas la nepra neceseco engluti iun kontraŭvenenon por konservi sendifekta la internaciemon. Tiam ni klarigu, ke plej taŭga kontraŭveneno estas la praktikado de internacia lingvo kun ĉiulandanoj. Forte starante sur tia pozicio ni povos citi mil faktojn kaj konvinkopovajn pruvojn pri la nepra neceseco de esp.o kaj de la S.A.T.entrepreno.

Sed unue la S.A.T.anoj funde konvinkiĝu pri la graveco de sia tasko kaj plenumu ĝin sen ia fanfaronado. Se tiel ili agos, ili ne dubu pri la finfina venko.

E. Lanty

(ĝisdatigo de 2005-03-10)