SENNACIISMA
FRAKCIO DE SAT


Ĉefa paĝo - Arkivo de historiaj dokumentoj - Hejmpaĝo de SAT



Lucien BANNIER

1924-06 : Neleginda !

Sennacieca Revuo 1924 junio, p. 15

Antaŭ 2 semajnoj mi ricevis de mia amiko Lerchner, leteron kies akrecon mi provos pentri tie-ĉi. Li furiozas kontraŭ la inertecon de kelkaj S.A.T.-anoj. Aŭskultu iom la grumbladon de nia Administranto kaj vi konstatos la pravecon de liaj fulmoj, kiujn mi ne mildigos, male.

Temas pri la eldonaĵoj de S.A.T.

*

Senartifike ni diru, ke ni ne estas kontentaj, eĉ ke ni estas malkontentaj pri la rezultaĵo de nia eldonfako. Niaj eldonaĵoj vendiĝas tre, tro malrapide. Kaj se oni volus taksi la intelekt-viglecon, la edukiĝavidon de la membraro per la sukceso de nia literaturo, nu tiu aritmetika kalkulo donus solvon ... vere ne laŭdan por nia Asocio.

Kio ! S.A.T. havas preskaŭ 3500 membrojn. Sennacieca Revuo pli ol 8000 legantojn. Kio ! S.A.T. estas la sola universala, kaj la plej forta grupiĝo de mondlingvaj proletoj, S.A.T. estas duagrade la plej multmembra el la esperantistaj organizaĵoj, S.R. estas la plej legata el la esperantlingvaj revuoj. Kio ! ni, ĉiuj kune, estas tiel potencaj, kaj pli da unu jaro ni devas pasigi por vendi la 2-3000 ekzemplerojn de ĉiu eldonaĵo nia !! – Skandalo estas la vorto kiu taŭgas por kvalifiki tiun malaktivecon. Kaj tiu skandalo devas ĉesi tuj, ĉar ĝi ege ĝenas la bonan funkciadon kaj la progreson de la Asocio tuta.

Ni atentigas la membraron pri la neceseco urĝe intensigi la vendadon de nia literaturo, kaj aparte de nia "prisennaciisma" literaturo, tio por la profito de nia idealo mem. Kaj ĉiufoje kiam ni povos, ni priskribos kaj ripetos kion ni pensas pri tiu fako de nia movado. Estas tempo militi kontraŭ tiu manko da energio kiu povas nenion naski, krom sian malsanon komuniki al la sana parto de la membraro. Al la Ekzekutiva Komisiono ni proponos iajn teknikajn rimedojn pri kies aplikado ni zorgos atente.

*

Kiel rimarkigas al mi k.do Lerchner, tiuj sagoj ne celas ĉiujn S.A.T.anojn. Nur kelkcente estas tiuj malaktivuloj, la ceteraj certe ne dormas, sed inter ili tre malmultaj plenumas entute sian devon de S.A.T.ano.

Ni scias ke iuj cirkonstancoj apartaj malpligravigas la kulpon de kelkiuj. Ni scias ke, ekzemple sendo de mono eksterlanden [1] estas, por iuj k.doj afero embarasa kaj terura (!). Ĉe aliaj, la faktoro "mallaboremo" komandas la individuon tute. Tio estas stranga. Sed oni ne pridiskutas fakton, oni ĝin konstatas. Ni mem ne kapablas kuraci la nespertecon aŭ la mallaboremon de tiuj membroj, sed ni devas ŝirmi nian Asocion kontraŭ la konsekvencoj de tiuj kriplaĵoj. Se ili ne mendas al ni pro la "distanco", do, ni mem proksimiĝu al ili. Jen klarigo.

Estas sciate ke la S.A.T.anaro estas la plej aganta, aktiva parto el la esperantlingva proletaro ; sekve, en sia respektiva urbo, ĉiuj S.A.T.anoj ĉeestas regule la kunvenojn de la proletaj grupoj, aŭ eĉ kunvenas aparte ; ĝenerale ili kontaktas kun ĉiuj esper.-proletoj samurbaj. Ni supozu ke, en Barcelona, el 100 proletoj 50 deziras aĉeti, po unu ekzemplero, iun S.A.T.-eldonaĵon. Ĉu estas racia ke ĉiu k.do mendu aparte, sendu aparte la monon al Leipzig ? Ne, ne ! sufiĉas ke unu el ili sendu la kolektivan mendon. Tiu procedo 1°) ŝparas tempon kiun povus alidirekten uzi la 49 aliaj k.doj 2°) ŝparas monon ... maltiom abundan en nia medio. Por tio, necesas ke ĉiu grupo, ĉu pure S.A.T.ana, ĉu ĝenerale proleta, elektu en si unu k.don, sperta en tiu afero, por zorgi pri la propagando kaj vendo de niaj libroj. Kaj tuj post apero de nova verko, tiu peranto kolektas la monon de ĉiu membro kiu deziras aĉeti la libron, kaj sendas la monon tutan al nia librejo.

Ni aŭdas ke kamaradoj preferus ol tio la instalon de deponejoj, kvazaŭ filioj de nia librejo en ĉiu lando. Ni jam spertis la malbonon de tiu sistemo kaj deklaras ke, pro diversspecaj konsideroj. i.a. la stato de nia kaso kaj la manko de rezervkapitalo, ni ne volas fali en la riskojn financajn de tiu metodo. Certe, niaj legantoj komprenos niajn skrupulojn. Do, krom kelkaj kazoj kies funkcio nin kontentigas, ni ne plu instalos novajn deponejojn. Ni ekspedos la menditaĵon nur kontraŭ antaŭa aŭ tuja pago, kaj laŭ la prez-kondiĉoj publikigitaj en la plej freŝdata n.ro de Sennacieca Revuo.

*

Aliflanke, ĉar nia literaturo portas en si varbopovon, kaj ĉar ni ne devas malŝati la monon de la scivolemaj burĝoj aŭ neŭtruloj, tial, ĉe la centro ni devas modifi, perfektigi nian ĝeneralan reklamadon. Ni faros tiel ke, la legantoj de ĉiuj esperantistaj presorganoj ne ignoru pri la ekzisto de niaj verkoj.

*

Mi jam tre longe skribis. Venontan fojon mi tuŝos la aliajn flankojn de l’problemo,.... kio ne signifas ke la membroj de S.A.T. devas atendi dumĝise por mendi la librojn, kiujn ili ne ankoraŭ posedas.

L. B.


[1Pri tio, legi la konsilojn en la 1923 Jarlibro, paĝo 16, 17, 18.