SENNACIISMA
FRAKCIO DE SAT


Ĉefa paĝo - Arkivo de historiaj dokumentoj - Hejmpaĝo de SAT



E. LANTI

1922-05 : Nia ĉefa tasko

el Sennacieca Revuo

1922-05 :

Artikolo el Sennacieca Revuo 1922 majo, p. 1-2

NIA ĈEFA TASKO


Ni kutimiĝu al eksternacia
sent-pens- kaj agadkapablo.

Kvazaŭ obsede mi ripetas tiun frazon. Koncize ĝi entenas la tutan celon de S.A.T., kaj nia organizaĵo sukcesos kaj plenumos sian taskon proporcie je la penetriĝo de tiu ideo en la cerbon de la kamaradoj. Ĝi devas fariĝi nia morala direktilo, nia kriterio pri taŭgeco de niaj klopodoj kaj praveco de niaj decidoj.

Eksternacia sentkapablo : Ni unue sentkapablas pri ni mem, poste kaj laŭvice pri niaj familianoj, samurbanoj kaj samlandanoj.

Koncerne la plejmulton de la homoj tie finiĝas ilia sentkapablo. Kial ? Malofte ni havas okazon esti tuŝataj de influoj venantaj el eksterlando. Tial nia menso estas ĉefe rezultaĵo el naciaj inspiroj ĉiuspecaj.

Homoj bonkoraj koncerne siajn familianojn kaj samnacianojn, fariĝas, dum krizaj aŭ militaj tempoj, plej kruelaj koncerne eksterlandanojn. Patrioto povas esti en sia lando tre pacema homo. Eksplodas milito, li fariĝas sangavida mortigemulo. Li ĝojas eksciante pri malfeliĉegoj okazintaj en "malamika" lando. Lia kompato por la suferoj de siaj samnacianoj, nur multobligas sian malamon al la "malamiko". Nur nacie li estas sentkapabla. Ĉefa tasko nia estu do pliampleksigi nian sentkapablon.

Eksternacia penskapablo : Nunepoke la popoloj estas ĉiulande pli malpli regataj laŭ demokrata sistemo. La vera potenco kuŝas en la manoj de ti-kiuj posedas rimedojn por formi la opiniojn. Ĉar la gazetaro kaj eldonindustrio estas en la manoj de kapitalistoj, ĉi-lastaj estas do la solaj potenculoj. lli regas la pensojn de la popolamaso, kapablante klaĉadi milionekzemplere plej egajn mensogojn kaj silenti pri plej sciindaj aferoj.

La persona profito de tiuj potenculoj identiĝas kun tiu de la ŝtato – fakte ili estas mem la ŝtato, konsekvence ili formas la opiniojn laŭ nacia celo ; ili kreas nacieman spiriton.

Malgraŭ rapidveturiloj, senfadena telegrafo kaj aliaj modernaj translandlimaj kulturiloj, la popoloj estas tamen cirkaŭataj de nevideblaj baroj starigataj de lertaj manoj.

Estas do necesega tasko utiligi nian supernacian organismon por interrilati kiel eble plej ofte kaj intime kun ĉiulandaj kamaradoj [1]. Nur tiele ni povos imunigi nin kontraŭ la abomena naciismo-patriotismo.

Por esti supernacie penskapabla ni bezonas gazeton pli kaj pli valora kaj ampleksa, pli kaj pli ofte aperanta. Urĝas ankaŭ eldoni literaturon konceptitan laŭ sennacieca, vere humana spirito.

Jam ni projektis la verkadon de socialisma-komunisma antologio tutmonda. Eble pli urĝas eldoni porinfanan historilibron. Niaj infanoj devas lerni pri la vivo de la vere eminentaj homoj, kies genio kaj grandkoreco ne povis esti entenataj en la kadro de iu ajn nacio. Ĉiuj noblaj sennaciuloj devas esti konataj kaj honorataj anstataŭ regoj, militistoj kaj senskrupulaj ŝtatistoj.

Parolante pri eksternacia penskapablo, tio signifas, ke la fonto de niaj informoj devas esti vere sennaciece objektiva.

Eksternacia agadkapablo : Per tiu lasta esprimo mi komprenas ĉion, kio koncernas vojaĝojn, forkurojn dum militaj tempoj, interŝanĝon de infanoj ktp.

Kiel vivantan ekzemplon mi nur citu la eldonon de nia gazeto : La eldonejo estas en Francio kaj la presejo en Germanio. Nia konstanta kunlaborado kun kamaradoj Richter kaj Lerchner ebligas la ĉiumonatan eliron de S. R. en 16-20 paĝa amplekso. Tio certe estas atentinda rezultaĵo – ne parolante pri la morala flanko, pri tiu ebleco pli bone interkonatiĝi per tiu kunlaborado.

Estas vere, ke negocistoj povas ankaŭ trovi profiton en similaj interrilatoj. Sed la diferenco estas en tio, ke negocisto celas personan profiton dum ni estas nur instigataj de idealaj motivoj. Interrilatoj sen idealo, samkiel idealo sen interrilatoj estas ambaŭokaze nesufiĉaj por alproksimigi la popolojn.

Kreante kaj kreskigante superŝtatan, supernacian organismon ni ebligas la aliigon de niaj mensoj. Ni faras el esp.o potencan kulturilon. Ni disetendas nian agadkampon ĝis la ekstremoj de Satanio. Unuvorte ni faras pozitivan laboron.

Sendube la profesiaj revoluciuloj daŭrigos ankoraŭ longe ne tre atenti pri internacia lingvo. Barakte ili klopodos ŝanĝi la socian ordon de supre per dekretoj kaj leĝoj, ofte neaplikeblaj. Ili ŝatos nin kiel fantaziulojn, kiuj misuzas sian energion. . .

Sed ni forte konsciu, ke kutimigante nin al eksternacia agado ni estas la plej certaj revoluciuloj, ĉar ni portas revolucion en niajn spiritojn ; ĉar ni jam embrie funkciigas societon kiel estas esperinde ke funkcios la tutmonda socio.

E. Lanty.


(ĝisdatigo de 2005-03-10)


[1Post la eldono de nia Jarlibro ni povos diri : "kun ĉiusektoraj kamaradoj". Iuj vortoj ne estas malatentindaj : Daŭre ripetataj ili fariĝas vivaj kaj enkarnigas en ni la ideon de ili signitan.