Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 1921-12 : Postkongresaj Pripensoj
puce 1922-05 : Nia ĉefa tasko
puce 1923-03 : Neŭtralismo – Neŭtraluloj
puce 1923-06 : Zigzage !...
puce 1923-07 a : Per la lingvo por la Revolucio
puce 1923-07 b : Bataltasko
puce 1923-12 : Je la memoro de d-ro Zamenhof
puce 1924 : A.B.C. DE SENNACIISMO
puce ABC de Sennaciismo aŭ la bonvena maksimumismo de Kolĉinski
puce 1924-06 : Sur nia vojo
puce 192406 : Sennaciismo . . . burĝa ?
puce 1924-06 : Neleginda !
puce 1948-02 : Komuniko de la Frakcio
puce 1971-12 : Bulteno de la Sennaciista Frakcio de SAT

1971-12 : Bulteno de la Sennaciista Frakcio de SAT

1971-12

Decembro 1971

Sekretario : T. BURNELLE
46, rue Brixhe
4400 Hoschal - Belgio
Tel. (04) 64.04.51 - Ĉ.K. 3111.41

NI PUŜU LA RADON ANTAŬEN !

Okaze de la pariza SAT-kongreso, la simpatia sekretario de la liberpensula Frakcio prezentis memorandon pri la rolo de la Frakcioj en SAT. Difininte la signifon de la termino "frakcio", citinte la titolojn de kelkaj el tiuj frakcioj, interalie la anarkista, li skribas plue :

"Alia speciala ’frakcio’ estas la sennaciista, fondita en 1932, eble iom kontraŭ la troa naciismo de la partioj. Sed, SAT-ano povas esti samtempe ano de iu partio kaj sennaciisto. Cetere multaj asertas, ke sennaciismo estas ne nur la bazo de la organiza strukturo de SAT, sed ankaŭ la kerno de ĝia statuto kaj idealo."

Certe, k-do Durand sufiĉe klare vidas la problemon ; sed - eĉ se la kerno de SAT estas nutrata de sennaciisma pensmaniero, kun baze la strukturo sennaciieca de la organizo, - tamen restas multe da propagando kaj persvadado farenda, por ke tiu relative novdata ismo trovu aprobon kaj apogon eĉ inter la SAT-membraro.

Fakte nia frakcio devas agadi tiudirekten, ke el utopio, por multaj ŝajne nerealigebla, fariĝu realo. Ni havas la konvinkon, ke la procezo de la historio evoluas en la direkto al tutmonda unuiĝo (eĉ unuiĝo de individuoj, kio estas la plej malfacila tasko), spite la klopodojn de la kontraŭuloj bremsi tiun procezon. Tiel, politike kiel ekonomie, la sennaciismo pli kaj pli trudiĝas en vivmaniero, pensado kaj disvolvo ekonomia al tutmondeco.

Por la atingo de l’individuaj mensoj la praktikado de mondlingvo (ni proponas esperanton) estas absolute necesa, plenumenda kondiĉo. Se nur poliglotaj interpretistoj direktas la interŝanĝojn de popolo al popolo, tiam la plej grava celo ne estos trafata - la interproksimiĝo, la interamikiĝo de individuoj.

En la SAT-kongresoj ni provas demonstri la perfektan funkciadon de pens-interŝanĝoj helpe de esperanto. Ni konfesu, ke ni ne plene sukcesas : eĉ en niaj kongresoj apartiĝas grupoj el sennacianoj, kiuj sentas la bezonon pli-malpli senhonte "krokodili" kaj tiamaniere flegi la naciecan spiriton funde radikantan en ni ĉiuj. Alia ekzemplo : la "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" ! Kelkaj recenzintoj, laŭ ni prave, metis la fingron en la vundon - la vortaro ne estas sufiĉe sennacieca, diversrilate ĝi estas stampita de franceco… ankaŭ de unuflanke troakcentado de la grek-latina (do okcidenta) mitologio… de la tro granda nombro de francaj aŭtoroj kompare al tiuj de aliaj nacioj. Estas kompreneble, ke precipe la orient-azianoj sentis tiun unuflankecon, tiun nevolitan naciecan aspekton de verko kiu devus speguli komplete sennaciecan prezentadon.

La tasko de nia frakcio estas interalie kolekti la drastajn ekzemplojn de sensenca naciismo, ĉu malkaŝa, ĉu kaŝita kaj denunci tiujn faktojn kun la necesa komentario. Se ĉiu ano aktivas, rompas la glacion, ni povas doni al la frakcio vivon tian, kian antaŭvidis Lanti en siaj "Leteroj".

Nubo (1768)

NACIA SENDEPENDO

Ja, ĉu ekzistas sendependa nacio ? Nee respondi, estas facile, jam konsiderante la oficialajn patosojn de la estroj, kiujn sin donas la popoloj. Eĉ pri la elektoj, kiujn plenumas la popoloj, oni devas esti perpleksa.

Ni povas rimarki ke en ĉiuj t.n. demokratioj, kiuj plej bone sukcesas en balotoj estas tiuj diskursantoj plej memfide ke patose. Tio ĉi rezultas el prizorgataj sportoj, filmoj per kiuj le emocio estas kulturata. Laŭ, por tio, taŭga direkto. Ĉiu lando (diktatoreca aŭ ne) havas siajn sportheroojn per kiuj la nacia superemo estas akrigata. Paralele estas popoloj malsatigataj, kiuj akceptas ĉion ajn kiam satigo estas promesata eĉ sen precizo. Sed ĉiam tiu satigo dependas de liberkonkero koste de nenombreblaj homvivoj kaj suferoj.

Oni povas konstati, ke estas la superaj estroj kiuj decidas sekrete, se laŭdire, nome de la popoloj. Ne eblas ne pensi pri Hindio kiun en la tempo de Gandi oni kredis modele pacista. Ĝia estrino vizitis plurajn landojn kaj ni rajtas pensi ke ŝi akiris subtenon, se ne kuraĝigon por ekmiliti cele pacigi aliajn popolojn. Nutraĵoj, vestaĵoj, loĝejoj kaj c. mankas sed armiloj abundas. Ni ne tro miru se baldaŭ temos rekunigi ankaŭ Pakistananojn malgraŭ la novaj nomigoj (Bangla Desh). Mi neniam kredas ke la koncernataj popoloj volis militi. Ne dubeblas ke tie, same kiel en Vietnamio okazis militkrimoj. Por mi, unu mortigo por la patrio estas jam troa, sed laŭ la militkompreno, grave partoprenas en la ĝenerala agado ankaŭ la popolo, kiu helpas la armeon.

Mi ja scias ke ĉio ĉi estas facile direbla, sed nur tion ni povas vidi dum la pritraktadoj okazas inter superĉefoj kiuj publikigas tion kion ili konsideras inda por tio.

Finpripensinte oni konvinkiĝas ke eĉ la potencaj landoj ne estas sendependaj sed ni neniam scias ion pri la efektivaj traktadoj.

Tuseno

Ĉi tiu numero malfruas pro malhelpoj nedependaj de la sekretario.

ĝisdatigo de 2005-02-15

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio