Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 1921-12 : Postkongresaj Pripensoj
puce 1922-05 : Nia ĉefa tasko
puce 1923-03 : Neŭtralismo – Neŭtraluloj
puce 1923-06 : Zigzage !...
puce 1923-07 a : Per la lingvo por la Revolucio
puce 1923-07 b : Bataltasko
puce 1923-12 : Je la memoro de d-ro Zamenhof
puce 1924 : A.B.C. DE SENNACIISMO
puce ABC de Sennaciismo aŭ la bonvena maksimumismo de Kolĉinski
puce 1924-06 : Sur nia vojo
puce 192406 : Sennaciismo . . . burĝa ?
puce 1924-06 : Neleginda !
puce 1948-02 : Komuniko de la Frakcio
puce 1971-12 : Bulteno de la Sennaciista Frakcio de SAT

N. BARTHELMESS

1924-06 : Sur nia vojo

el Sennacieca Revuo

Sub la premegateco de la proletaj masoj en ĉiuj landoj kapitaliste-regataj, sub la ardetanta, bruladanta cindro, griza-mortaspekta, sed efektive ruĝa-vive moviĝanta, prepariĝas io, kion kun timego pene kaŝata observas la baraktanta burĝa klaso, kiu vidas bankrotanta sian aĉan sistemon, – disvastiĝas io, kion ĝi ne kapablas fortimigi, nek per glavo nek per spionoj nek per spirita hipnoto : la nova pens- k. sentmaniero de liberiĝanta klaso.

Kaj ĉiu malvenko, ĉiu rebatiĝo de l’laboristaro en regiona k. en tutmonda skalo nur plifortigas, pli solidigas, pli profundigas tiun novan spiritstaton. Akraj bataloj kontraŭ reakcia ondego pasas antaŭ niaj okuloj, tro okupantaj, tro enretigantaj nin mem, ol ke ni povus kateĥizi ilin jam malvarm-logike, kritike k. laŭ plena ilia signifo, kiel faros estontaj historiistoj. Nur unu ni konscias, ke malgraŭ sia venko en Oktobro 1923 la faŝista diktatoreco ne sentas sin bone. Ĝi rimarkas kun ĉagreno, ke tiu venko estas pseŭda, eĉ estas dolorige skuinta ĝian kavan, malfidindan fronton, same kiel – sufiĉe freŝdate, por ne esti forgesita – la venkoj de germanoj en Francio dum la mondmilito estis iluziaj k. nur pli solidigantaj la kontraŭan fronton. Tial la burĝa klaso milvoĉe k. per ĉiuj rimedoj admonadas la neklaskonsciajn el sia fronto, k. ne ŝparas penojn, por perforte unubazigi la diverĝantajn tendencojn en sia tendaro. Grandanime oni eĉ faras koncesiojn al la "utopiuloj", al la kelkaj vere honeste pensantaj demokratoj k. eĉ al la socialdemokrataj laboristoj, kiuj tiel facile kredas al la bonaj intencoj de "pacemaj burĝ-demokratoj". Oni propagandas k. subtenas kun hipokrita mieno la neŭtralismon, oni evitas ĉiujn agordojn, kiuj povus elvoki konfliktojn, k. ĝojas pri la sukcesa trompado, kiu efektive prokrastas la bankroton de 1’rabsistemo. Oni legas en la burĝaj jurnaloj rekomendojn, vigligojn, admonojn kiel tiun : "Ĉefe ni atentu pri la edukado de nia juna generacio, ke ĝi okazu laŭ la samaj naciaj principoj !"

Jen, ili konas la kernon de la problemo, ili scias, kiujn poziciojn ili devas ekpreni por venki sian malamikon. Ili konas la multpezan gravecon de marksista-sennacieca ideologio. Nacieca edukado ŝajne garantias la sekurecon de ilia regsistemo. Do ili volas veneni la junularon, la nenion suspektantan, per finacieca edukado. Kiel ĝis nun.

Tion ni nepre devas malhelpi. Ili ne kunŝiru en la kadavrejon la junajn homojn ! La freŝa sango apartenas al ni ! Atentu do, k.doj el ĉiuj landoj ! Atentu precipe ni S.A.T.-anoj naturaj gardantoj de la masa spiritevoluado, atentu precipe ni, kontraŭbatalantaj la naciecan ideologion, ke la junularo marŝu kun ni ! K.do Lanty konstatas en sia enkonduko al la kongresraporto [1]
kun malkaŝa ĝojo, ke granda parto de l’kongresanaro estis junuloj. Nesufiĉe ankoraŭ ! Tiuvoje, tiucele ni devas daŭrigi pli intense ankoraŭ plue. La junaj sennaciuloj kunŝiras sur sia vojo la samaĝajn k.dojn, entuziasmigas ilin por nia ideo. Ilia varbo-forto estas tre senĝena k. tre granda.

Entute, entuziasmo konkeras la mondon ! Sen ĝi ni starus sur la nulpunkto. Ni ne bezonas argumenti tion filozofie, ĉu per la Hegel’a sentenco, ke "nenio granda en la mondo estas efektivigita sen pasieco", ĉu aliel. Sufiĉas memorigi la faktojn de nia epoko, la leviĝon de rusa revolucio, la bataladon de proletaro en Rusio k. alie, obstinegan, persisteman, je plej malfacilaj kondiĉoj, je malsatado, mallibereco, malsaneco, sklaveco.

Lastoktobre ankaŭ germanan proletaron ekkaptis tiu febro signalanta batalojn, k. la animoj ardis je preteco k. sinoferema entuziasmo.

Kaj multan rezignadon k. korpremitecon sekvigis la neokazigo de tio, kion sopire atendis la revoluciuloj … Kaj sufokitan entuziasmon ne povas anstataŭi eĉ plej racia meditado k. prudenta konsiderado. Kaj la maso konsistas el homoj de sentimento ... Kiu ne estas malvarma kiel ŝtalo hardita kiel fero, – k. kiu el ni (idealistoj) efektive estas tia – kiu el la klaskonscia proletaro de l’mondo estas tia ? – tiu faras la grandan liberigan agon bezonatan, nur en la febrostato de pasieco, de entuziasmo. Kaj, konsentite tion, – ju pli sentdelikata, ju pli profundpensa, klerigita estas proleta homo, des pli profundigita, des pli persista k. impresa k. efika estas lia entuziasmo, kies spiro infektas centojn k. milojn.

Kiom da varmeco elradias komunismo – de tio dependas ĝia konkero de l’mondo. Granda Lenin verŝis sanktan fajron el sia brusto ĉirkaŭen, dissemis la giganto, kiom ne unu el la samtempuloj proksimume ajn povus dissemi, tion novan li elbrustigis, kio movetiĝas brule ankaŭ en ni, embrie, reveme, solidiĝeme, kiel duba fantomo k. tamen kiel instigilo por ĉiuj niaj faroj k. pensoj. Granda Lenin portis en si multe da varmega brulanta ardo, kiun li disŝutis en mondon. La aliaj, – ni ĉiuj, devas engluti erojn de tiu varmego, devas enhomigi ĝin en niaj animoj k. devas elspiri tiun brulon kun ĉiuj niaj paroloj, kun ĉiuj niaj ekpensoj, devas larĝigi ĝin en ĉiuj vejnoj k. nervoj k. histoj, en ĉiuj cerbokanaletoj, por ke niaj agoj estu la produktoj de tiu bruleganta varmeco, kiu celas unudirekten ! —

Ĉiuj okazaĵoj, la grandaj strikoj, la politikaj ekmovoj, la batalprovoj de l’lasta tempo montras, ke ĉiam ankoraŭ grandaj partoj de la subpremataj, en mizero vivantaj masoj restas indiferentaj, laŭŝajne, kontraŭ la subpremantoj. La varmegaj radioj de l’nova suno ankoraŭ ne ĝispenetras ilin. Ilin trafe atingi k. klaskonsciigi estas problemo malsimple solvebla. Fortecon de karaktero, homojn kun profunda animo, konfidigajn, seriozajn k. komprenemajn bezonas nia epoko pli ol iu alia, por plenumi la mision komencitan, por direkti la movadon ruliĝantan larĝdimensie tra la mondo k. sufokantan la malnovajn idolojn. Kiel faris k.do Lenin. —

Ĉu ni troigas, se ni aljuĝas al nia S. R., legata de kelkaj miloj da tutmondanoj, gravan rolon en la revolucia movado ? Ĉu ni troigas, se ni asertas, ke ĝi, ke S.A.T. naskiĝis ĝustatempe, kiel adjutantoj, kiel faktoroj mezureblaj de la revolucia batalo ? Ke estas signifoplene, se tiuj miloj da legantoj, da S.A.T.-membroj, diskonigas laŭplane k. metode en siaj medioj, kion ili sciigas el S. R.? Egaligon, alproksimigon de l’klasbatalantoj ĉiulandaj per kontraŭbatalado sistema de ĉia naciismo praktike alcelas ja nia asocio ĝis plena transformiĝo de l’nuna internaciismo en staton de sennacieco kiel bazo de l’nova socio.

Jam de longe oni elmontris al ni rezultojn de praktikita internacia solidareco, kiu dank’ al kelkaj geniaj internaciistoj-organizantoj transiĝis el teorio en praktikan aplikon. Sed la spirita solidareco pensunueco, alcelata de nia S.A.T., restis ankoraŭ tro teoria plejparte. Sed tamen ni rajtas atendi el ĝi la plej potencajn praktikajn rezultojn, eĉ ni atendas el ĝi la unuecon, tutmondkarakteron de la Revolucio.

Ni scias, ke neeviteblaj k. laŭ natura evoluo estas partaj bataloj. Eĉ en unu lando okazas neunueca batalado, okazas partaj bataloj en la diversaj regionoj k. distriktoj. Sed ĉu ni tamen ne devas akceli kiel eble plej unuecan tutmondan agadon, samskeman, samtempan, samagititan ? Eĉ pro tio, ke la postrevolucia spirita kunlaborado estos pli perfekta, pli facila, pli promesplena k. esperiga rigarde al la novkonstruo de la mondo.

Ni vidas la celon. Ni havas la rimedojn, ni havas la ilon. Malvasta fariĝu sub niaj manoj la vasta mondo ! Ĝi montru al ni la novan vizaĝon kun serena, feliĉa, unuigita homaro, kiu liberigis sin de sklava jugo !

N. Barthelmess.


[1Oktobro n.o 1923.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio