1923-07 :
Artikolo el Sennacieca Revuo 1923 julio, p. 1-2
Per la lingvo por la Revolucio
Demandis min amiko mia, ĉu mi vere kredas, ke esp.o kapablas estigi miraklojn, kiel predikas kaj profetas la esperantistoj. Mi pardonas lin pro lia skeptikeco, ĉar li spertis dum la vivovojo multajn senreviĝojn, estis konstatinta tiom da malveraĵoj kaj fanfaronado inter la homoj ĉiuspecaj. Tial li ankaŭ malkonfidis al la diroj de la esp.istoj. Mi klarigis al li, ke li ja ne estas tute malprava, se li aludas tiujn ulojn, kiuj opinias, ke la venko de esp.o nepre rezultos el registaraj decidoj kaj oficialigoj. Certe, mi diris al li, se ili atendas, ke ekz. la Ligo de Nacioj donos al la movado iun pozitivan subtenon, ili vane atendos. Ĉiuj tiuj multnaciaj oficialuloj bonvoleme ridas pri la simplanimuloj kaj pensas ĉe si : Ho kia naiveco ! Kvazaŭ tiuj reprezentantoj de nacioj, ĵaluze gardante la prestiĝon de siaj nacioj kaj nacilingvoj, emus subteni lingvon internacian ! Sed vi ne intermiksu nian lingvon internacian kun ilo kontraŭnacia ! indigne elvokas la lertaj esp.-batalantoj. Ni ja tute ne volas tuŝi la naciajn idiomojn, ili estas sanktaĵoj por ni, – tiel rapide ili certigas kun bravulaj mienoj. – Ĝuste ni ja estas la veraj patriotoj ! Mi kredas al iliaj vortoj. Ili celas akiri la plej bonon por siaj samnacianoj, volas plibonigi ties sortojn, – kompreneble je la kostoj de la aliaj ĉar la interkompreniĝo de la popoloj devas garantii al ili profiton, – alie ĝi estus tute nenecesa. Ili volas pacrimede akiri de la aliaj tion, kion ili milite ne povas forpreni. Ilia ideologio estas ĉiam "rabado". Tamen, dirite je ilia honoro, estas inter ili kelkaj tiel kristane bonkoraj kaj sinceraj, ke ili ne pensas pri tia profito kaj nur akcentas la tuthomaran unuiĝon kiel celo plej dezirinda. Sed imagu, ili supozas, ke la registaroj, – iliaj idoloj, – fine ne povos kontraŭstari ilian pledadon senĉesan por enkonduko de Esp.o ! Vere, vidante en la registaroj la plenumantojn de ĉio bona kaj justa, ili ankaŭ ĉi rilate erare konkludas kaj malrekonas la realajn faktojn, nome, ke ne nur la nunaj kapitalistaj registaroj havas grandan viv-intereson, neniam interfratigi la homaron, por povi sendanĝere daŭrigi ekspluatadon konkuran, ke eĉ granda parto de la nacie kloroformitaj homoj ĉiulandaj pro egoismaj motivoj aŭ pro oportuneco subtenas tiujn registarojn. Esp.o "neŭtrala helpa lingvo internacia" estas ludilo por ti-kiuj tiel volonte ŝajnigas homamon, kiujn mem kortusas propra humaneco, kaj kiuj en ĉiu okazo postulanta starigon por la realigota ideo, forlasas la verdan patriotismon (vidu E. T., Ruhr-konflikto !), elmontrante la pli funde radikantan nacian patriotismon.
Sed Esp.o per si mem ja estas spirita revolucio ! Ho, kiaj magiaj vortoj, kia sorĉa formulo ! Jes, revolucio ne povanta revolucii, ĉar ĝin ekokupis la multaj miloj da ankaŭ-esperantistoj, kontraŭrevoluciuloj, kiuj lernas la lingvon, propagandas ĝin, aplikas ĝin pro ludemo, kolektemo, distriĝemo, revemo kaj aliaj pli malpli distingaj virtoj ofte nur ŝajnigantaj dandisme.
La kerno nur kuŝas en tio, ke ti-kiuj volas spirite revoluciigi la mondon, – ni parolu pri la seriozuloj, – estas priridataj de ti-kiuj posedas la efektivan potencon. Kaj vere ili estas priridindaj malgraŭ sia bona serioza volo, ĉar ili ne akceptas kiel fundamenton por sia agado la historie signitajn bazojn, kiuj montras evidente, ke la malmultaj spirite ribelantaj estas senskrupule subpremataj de la regantaj perfortuloj. Certe, oni diras, ke la spirito estas pli forta ol la materio kaj ke la spirito fine venkos super ĉiu perforto. Tamen, por nur aludi unu tiun instruan ekzemplon rilate kristanismon, ĉu tiu-ĉi estus venkinta ĝisdaŭre, se ĝi ne estus oficialigita de la suverenoj (Konstantino), (en kiu momento ĝi rezignis je sia senklaseca celo predikita de l’fondinto) ? Tial aperas neeble, ke nura spirita movado (aŭ nur eĉ internacilingva movado) konduku nin al celo de tuthomaro senklasece kaj sennaciece unuigita. Kontraŭstaro estas tro giganta. Ne eĉ spirita-morala revolucio kiel rezultaĵo el granda spirita-morala kulturmovado novsenta povus subpremi ĝisradike la elementojn de tiraneco, ĉar tiranoj trovas la aplaŭdon de sennombraj flatemaj sklavoj, kaj estas la triumfa ĝojo de l’kruda materio, suferigi la spiriton delikatan. La kapitalistaj tiranoj sendube uzos ĉian rimedon por deteni la alpremiĝantajn liberecanojn de siaj tronoj. Tial ilia prudenta klopodado, ne doni al la proletariaro la materian ekzistbazon, kiu estas necesega por evoluigi la spiritajn kapablojn, por ebligi la plej efikan kaj la plej noblan, t. e. la spiritan batalon. Nur pro tiu kaŭzo, pro tiu mizera stato ankaŭ niaj perlingvaj revolucibataloj, plenumiĝantaj sur la spirita batalkampo, ne povas preteriri senrigarde la materian ekonomian bataladon. Ekkono de la graveco de l’ekonomia kaj politika revolucioj estas por ni same necesa kiel la ekkono pri spirita-morala revolucio, kiun ni S.A.T.anoj speciale preparas kaj ekplenumas, ĉar la lingvo donis al ni plej certan kaj plej taŭgan ilon, por suriri tiun vojon.
Spirita-morala revolucio kaj politika-ekonomia revolucio devas interhelpi sin reciproke. Neniu povas sukcesi sen la alia. Tial estas malsaĝaj ti-kiuj volas nur spirite renovigi la mondon, sed same malsaĝaj ti-kiuj kredas, ke sufiĉas revolucie eksciti la popolamasojn per belaj kaj ebriigaj paroloj, ne ilin funde klerigante kaj spirite-morale perfektigante. S.A.T. sin apogas sur kelkiuj politikaj sukcesoj de proletariaro, agadante sur spirita-morala kampo. Samtiel iam la politikaj gvidantoj (ĉu individuoj, ĉu asocioj) elĉerpos el nia edukada laboro. Certe estas, por memorigi nur unu el la gravaj taskoj de la spirita kulturmovado (peresperanta), kun la momento, en kiu liberiĝis plene el naciecaj sentoj la proletariaro, ĝi estos tutmonde unuigita. Unulingva proletariaro estos atinginta tiun celon. Ĝis nun ekzistas unulingva proletariaro nur embrie en la kadro de S.A.T. La ekzistantaj "Internacioj" restas kvazaŭ fortepianoj neuzataj, paradantaj en salono, se ne la membroj unuopaj de tiuj Internacioj interrilatas vive ĉiu kun la aliaj. Por tiuj interrilatoj tamen ni ne bezonas la internacian helpan lingvon Esp.o, la duan por ĉiuj, propagandatan de la burĝoj, sed por tio ni bezonas la sennaciecan proletarian klasan lingvon Esp.o, la unusolan por ĉiuj, la gepatran lingvon de niaj ideoj-portantoj...
Ne daŭrus longe la sukceso de tia socia revolucio, kiu ne jam pretigus ĝisdetale la fundamentojn por la estonta socio, kiu ne kunirigus la tuthomaron ĝis nun indiferentan, malgrandidean pro la larĝeco kaj profundeco de sia idearo. Revolucio estas ilo kiel la lingvo estas ilo. Tial ambaŭ ili povas esti uzataj de kanajloj, kaj de nobluloj. Dokumento de honto kaj malindeco en la homara historio estas revolucio de kanajloj, kiu venkigas la brutecon, senmezura bonfaro estas revolucio de noblapensuloj. Proletaria revolucio fariĝu revolucio de bonfarantoj, metantaj ĉiujn spiritajn valorojn al la servo de la revolucio. Ankaŭ nia lingvo, jes, ĝuste nia lingvo kaŝas en si la povojn, krei la laŭcelan maturan spiritstaton, kiu povus fari la revolucion plej efika kaj ĝisdaŭra sen la kruelaĵoj kaj barbarismo kutimaj en pasintaj epokoj de l’homa evoluado.
En burĝa rondo Esp.o neniam estas nek estos "revolucio". En iliaj manoj ĝi estas tute alia lingvo-instrumento ol tiu nia sennacieca Esp.o, kies estonta evoluado elmontros al la mondo, kiaj spiritaj kvalitoj enloĝas ĝin, prezentas ĝian veran esencon. Ĝi ne rigidiĝos en konservativismo, sed kun la evoluo de niaj ideoj ĝi plilarĝiĝos kaj portos nin vole antaŭen ĝis la sunluma celo.
N. Barthelmess
(ĝisdatigo de 2005-03-10)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.