Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 104a


De markizino de Mertejo al sinjorino de Volanĝo


Vere, kara kaj bona amikino, mi malfacile bridis eksenton de trofiero, legante vian leteron. Nu ! vi honoras min per via tuta fido ! Vi eĉ petas de mi konsilojn ! Ha ! kiel mi feliĉas, se mi vere meritas tiun vian favoran opinion, kaj ne ŝuldas ĝin nur al via amika komplezemo. Cetere, ajna estu la motivo, karega al mi estas via fido ; ju pli mi ĝojos pri ties atingo, des pli mi strebos al ties merito. Tamen zorgante ne ŝovi konsilon, mi tuj libere diru mian penson. Ĝin mi malfidas, ĉar ĝi malsamas al la via ; sed mi prezentu miajn motivojn al via juĝado ; se vi ilin kondamnos, mi tuj akceptos vian decidon : mi ne estu sufiĉe malsaĝa, por kredi min pli saĝa ol vi.


Se tamen ĉifoje mia opinio estus preferinda, la kaŭzo estus en la iluzioj de la patrina amo. Ĉar tiu sento estas laŭdinda, ĝi certe ekzistas en vi. Kiel ĝi ja montriĝas en la decido, al kiu vi inklinas ! Tio pruvas, ke se vi foje devojiĝas, la kaŭzo estas en malfacila elekto de viaj tro multaj virtoj.
Ŝajnas al mi, ke kiam ni disponas pri la estonto de aliuloj, precipe kiam ni devas starigi ĝin sur la nerompebla kaj sankta fundamento de geedziĝo, la preferinda virto estas singardemo. Tiam patrino tiel saĝa kiel bonkora devas, laŭ via ĝusta diro, helpi sian filinon per sia sperto. Nu, mia demando estas : kion fari por ŝia bono, krom distingi inter impeto plaĉa kaj sinteno konvena ?


Ĉu malsuprigi la patrinan aŭtoritaton antaŭ frivola emo, iluzie potenca nur por timemuloj kaj tuj forsvenonta se malestimata, ne signifas malnobligi, ruinigi tiun gepatran potencon ? Mi konfesu, ke mi mem neniam kredis je tiuj nerezisteble forrabantaj pasioj, kiuj estas komune akceptataj kiel senkulpiĝoj en niaj devojiĝoj. Mi ne komprenas, kiel momenta emo, tuj malaperonta post alia momento, povas venki la netuŝeblajn principojn de pudoro, ĉasteco kaj deteniĝemo ; laŭ mi, virino kiu forĵetas ilin, praviĝante per asertata pasio, restas same kulpa, kiel ŝtelisto senkulpiĝanta per pasio al mono, aŭ murdisto per impulso al venĝo.


Ja neniu virino povas arogi, ke ŝi neniam devis lukti ; sed mi ĉiam konvinkiĝis, ke por rezisti, sufiĉas voli ; almenaŭ ĝis nun, mia sperto konfirmis tiun mian opinion. Sen la necesaj devoj, virto estus nenio ; per niaj oferoj ni kulte adoras ĝin kaj en nia koro ni trovas la rekompenson. Tiun veron neas nur tiuj, kiuj havas intereson en tiu neado, kiuj jam pekinte, esperas momente trompi, celante pravigi sian miskonduton per mismotivo.


Sed tian sintenon oni ne povas imagi ĉe infano simpla, timema, de vi naskita, kies naturajn emojn nur fortikigis via edukado al modesteco kaj pureco. Tamen kontraŭ alia junulina sinteno, kiun mi aŭdacas diri malhonoriga al via filino, vi volas foroferi l’ avantaĝan edziniĝon, kiun via prudento antaŭpreparis por ŝi ! Kiel vi scias, mi ŝatas Dansnion, kaj delonge malmulte rilatas kun s-ro de Ĵerkuro ; sed mia amikeco al unu kaj indiferenteco al alia ne blindigas min antaŭ la ega diferenco inter tiuj du eblaj edzoj.


Ilia nobeleco estas egale valora ; sed unu estas sen riĉaĵo, dum la riĉeco de la alia, eĉ se li estus ne nobela, sufiĉus por lin konduki al ĉia ajn situacio. Ja nin ne feliĉigas amaso da mono kaj titolo de barono ; sed titolo sen mono — sensignifa sono. Kiel vi diras, fraŭlino de Volanĝo estas sufiĉe riĉa por du ; tamen la sesdek mil pundoj da rentumo, kiujn ŝi ricevos, ne estas tiel konsiderindaj, kiam oni portas la nobelan nomon Dansnion kaj devas montri konvenan societan vivon. Ni ne plu vivas en la tempo de sinjorino de Sévigné [1] ; lukso ĉion englutas ; ni ĝin malŝatas, sed alcedas, kaj superfluaĵoj fine senigas nin de necesaĵoj.


Pri la personaj kvalitoj, kiuj por vi prave tre gravas, certe s-ro de Ĵerkuro estas senriproĉa ; li jam pruvis sian valoron. Ke Dansnio lin egalas ĉirilate, mi emas kaj tre deziras kredi ; sed ĉu ni pricertas ? Vere estas, ke ĝis nun li ne prezentis la malvirtojn de sia aĝo, kaj ke malgraŭ la nuna modo li elmontras bonaŭguran emon al bona kompanio ; sed ĉu tiun ŝajnan prudenton li ne ŝuldas al sia malgranda havaĵo ? Eĉ se iu rifuzas iri ĝis friponeco aŭ diboĉo, li tamen bezonas monon por ludi aŭ malĉasti, kaj oni povas frandi malvirton, eĉ kiam ties sekvojn oni timas. Fine miloj antaŭ li ĉeestis bonan kompanion, nur ĉar ili ne povis vizitadi alian.


Mi ne asertas (Dio min gardu !), ke mi pensas ĉion tion pri li ; tamen la risko restas ; kiel prave vi poste riproĉus min, se la edziniĝo poste iĝus malfeliĉa ! Kion vi respondus al via filino diranta :



— Patrino mia, mi juna kaj sensperta estis devojiĝonta pro eraro pardoninda je mia aĝo ; sed la Ĉielo, antaŭvidinte mian malforton, jam donis al mi saĝan patrinon por min ŝirmi kaj reĝustigi. Kial do, forgesante vian prudenton, vi konsentis al mia malfeliĉo ? Ĉu elekti edzon devis mi, scianta nenion pri geedzeco ? Eĉ se mi volis tion, ĉu via devo ne estis kontraŭstari min ? Sed tiun frenezan volon mi neniam havis ; preta obei vin, mi atendis vian elekton kun respektema rezigno, neniam flankiĝante de filina submetiĝo ŝuldita al vi ; kaj tamen mi hodiaŭ travivas la suferon de infano, kiu ribelis kontraŭ sia patrino. Ha ! via senforteco ruinigis min…
Eble ŝia respekto forpelus tiujn lamentojn ; sed via patrina amo divenus ilin, kaj la larmoj de via filino, kvankam kaŝitaj, tamen fluus al via koro. Kie vi tiam serĉus kaj trovus konsolon ? Ĉu en ŝia freneza amo, kontraŭ kiu vi jam devus ŝirmi ŝin, kaj al kiu male vi estus cedinta ?


Eble, kara amikino, mia malfido al tiu pasio estas tro forta ; sed mi kredas ĝin timenda, eĉ en geedzeco. Mi ne malaprobas, ke ĉasta kaj milda sento beligu la geedzan ligilon, kaj iel mildigu ties devojn ; sed tiu sento ne estu ĝia fundamento ; momenta iluzio ne elektu por nia tuta vivo. Fakte por elekti, oni devas kompari ; kiel kompari, kiam interesas nin unu sola persono, kiun oni nepre ne povas koni pro nia propra ebria blindeco ?
Kiel vi ja pensas, plurajn virinojn trafitajn de tiu danĝera malsano mi jam renkontis, kaj ricevis la konfidencojn de kelkaj. Laŭ ili, la propra amanto estas plej perfekta ; sed tiu ĥimera perfekto ekzistas nur en ilia imago. Ilia ekzalta kapo revas nur pri agrablaĵoj kaj virtoj, kiuj laŭdire ornamas la preferaton, sed tiu kvazaŭ diaĵa tuniko ofte kovras fiulon. Ne gravas ; apenaŭ ili kovris sian idolon per tiu vesto, ke trompite de sia propra opinio, ili tuj surgenue ekadoras lin.


Aŭ via filino ne amas Dansnion, aŭ, se ilia amo estas reciproka, ŝi eksentas tiun iluzion, kiu tiam estas komuna al ambaŭ. Tiel via motivo por eterne unuigi ilin reduktiĝas al la certeco, ke ili sin reciproke nek konas nek povas koni. Sed, vi eble rebatos, ĉu mia filino kaj s-ro de Ĵerkuro pli bone konas unu la alian ? Ne, sendube ; sed almenaŭ ili ne fantazias unu pri la alia, ili nur nenion scias pri si reciproke. Tiam kio okazas inter du geedzoj, kiujn ni supozas honestaj ? Ĉiu ekstudas sian kunulon kaj sin mem rilate la alian, esploras kaj baldaŭ trovas tion, kio el siaj emoj kaj deziroj estas oferota por la komuna trankvileco. Tiuj negravaj oferoj estas facilaj, ĉar reciprokaj kaj antaŭviditaj ; baldaŭ ili naskas bonvolemon kaj kutimiĝon, kiuj plifortigas ĉiujn restantajn inklinojn, alportas iom post iom tiun mildan amikecon, tiun dolĉan interfidon, kiuj, kune kun estimo, cementas la veran, la firman feliĉon en geedziĝo.


De amo l’ iluzio eble pli mildas ; sed ĉu ne estas sciate, ke ĝi ankaŭ multe malpli longe daŭras ? Kaj kiajn danĝerojn alportas la momento, kiu detruas ĝin ! Tiam la plej eta miskvalito ŝokas kaj netolereblas, pro la kontrasto kun la ideo de perfekteco, kiu allogis nin. Tamen ni kredas, ke nur la alia ŝanĝiĝis, kaj ke ni mem plu konservis nian valoron, misatribuitan en erara momento. Ni miras, ke ni ne plu kapablas plaĉi, kiam ni mem ne plu sentas allogon ; tio humiligas ; la vundita memŝato ĉagrenas la koron, troigas la kunulajn misfaretojn, vekas koleron, naskas malamon ; fine oni pagas frivolajn plezurojn per longaj malfeliĉoj.


Jen, kara amikino, mia opinio pri la temo okupanta nin ; ĝin mi ne pledas, nur klarigas ; vi mem decidu. Sed se vi persistus en via ideo, bonvolu sciigi al mi viajn kontraŭmotivojn ; mi ĝojos informiĝi kaj precipe kvietiĝi pri la sorto de via aminda filino, kies feliĉon mi tre arde deziras pro duobla amiksento, al ŝi, sed ankaŭ eterne al vi.


El Parizo, la 4an de Oktobro 17**.


[1Franca markizino de la 17a jarcento, beletre fama leterverkistino (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio