Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 105a


De markizino de Mertejo al Cecilo Volanĝo


Nu, knabinjo, kia ĉagreno, kia honto ! Kia fiulo, tiu sinjoro de Valmono, kiu aŭdacas sinteni al vi kiel al sia plej amata virino ! Li instruas al vi tion, kies scion vi pretis pagi preskaŭ per via vivo ! Vere nepardoninda lia ago estas ! Viaflanke vi volis gardi vian virton por via koramanto, kiu tute ne uzis ĝin. Vi ŝatas de amo nur la suferojn, kaj ne la plezurojn. Mirinde ; vi estus perfekta heroino de romano ! Kiom da admirindaj temoj estus en ĝi : pasio, misfortuno, precipe virto, kiom da belaĵoj ! Dum tiu glora defilo, oni ja foje enuas, sed kompense oni ankaŭ multe tedas aliulojn.


Vidu, kiel kompatinda estas la knabinjo ! La morgaŭon ŝi havis la okulojn bluringaj ! Sed kion do vi diros, kiam tiaj estos la okuloj de via amanto ? Nu, anĝelinjo, la viaj ne ĉiufoje estos tiaj ; ĉiuj viroj ne egalas Valmont. Kaj vi ne aŭdacis levi tiajn okulojn, imagante, ke ĉiuj legos vian aventuron ! Tamen kredu min, se tiel estus, kaj virinoj kaj eĉ fraŭlinoj havus pli modestan rigardon.


Kiel vi vidas, mi senmanke laŭdas vin ; tamen konsentu, ke vi mistrafis vian ĉefverkon : nome ĉion konfesi al via patrino. Vi estis sur la bona vojo ; jam vi ĵetis vin al ŝia brusto, vi ploregis, ŝi eĥe ĝemis : kia patosa sceno ! kia bedaŭro, ke vi ne finfaris ĝin ; via milda patrino, en plena kontento, tuj helpus vian virton, ĵetante vin en monaĥinejon por via tuta vivo ; tie vi povus laŭplaĉe ami Dansnion senpeke kaj senrivale ; vi senlime afliktiĝus, kaj certe ne venus Valmono por mildigi vian doloron per kompensaj plezuroj.


Serioze parolante, kiel vi, pli ol dekkvin-jara, povas esti tiel infaneca ? Prave vi diras, ke vi ne meritas miajn bonfarojn. Mi tamen deziris esti via amikino : vi bezonas unu, pro tia patrino, kian vi havas, kaj tia edzo, kian ŝi volas havigi al vi ! Sed se vi ne pli bone lernas, kion fari el vi ? Kion esperi, se tio, kio alportas mensolertecon al knabinoj, male inverse efikas al vi ?
Klopodu pripensi por momento kaj vi baldaŭ ekvidos, ke vi devas gratuli vin anstataŭ lamenti. Sed vi hontas, kaj tio ĝenas vin ! Nu ! trankviliĝu ; la honto post amoro similas al ĝia doloro : ilin oni suferas nur la unuan fojon. Poste oni eble ĝin ŝajnigas, sed ne plu sentas, dum restas la plezuro, kiu estas la grava afero. Mi eĉ komprenis, tra via babiletado, ke vi eble multe ŝatas ĝin. Nu, iom da sincero. Ĉu vere honto kaŭzis tiun konfuzon, kiu malhelpis vin fari, kiel vi diris ? kiu kaŭzis, ke estis tiel malfacile rezisti ? kiu faris, ke vi preskaŭ ĉagreniĝis, kiam Valmono foriris ? Aŭ via plezuro ? Kaj kiam li tiel parolas, ke oni ne scias kiel respondi, ĉu tion ne kaŭzus la maniero kiel li faras ? Ha ! knabinjo, vi mensogas, kaj mensogas al via amikino ! Tio estas malbona faro ! Sed ni lasu tion.


Tio, kio por ĉiu virino estus plezuro, kaj povus simple esti tio, fariĝas en via situacio vera feliĉo. Ja inter patrino, kies amon vi volas pluhavi, kaj amanto, kies amon vi volas ĉiam konservi, komprenu, ke la sola rimedo atingi tiujn malajn celojn estas vin turni al tria persono. Okupata de tiu nova aventuro, vi obeeme ŝajne oferos al via patrino vian amaton, kiun ŝi malŝatas, dum rilate lin vi gajnos la honoron de bela defendo. Senĉese jesante vian amon, vi rifuzos ties kulminan pruvon. Tiun rifuzon, tiel facilan en via estonta situacio, li atribuos al via virto ; li eble lamentos, sed des pli amos vin ; kaj voluptoĝuoj venos rekompensi vian duoblan meriton, ke por via patrino vi oferis amon, kaj por via amanto vi rezistis al ĝi. Ho ! kiom da virinoj perdis sian reputacion, tamen facile konserveblan, se ili uzus tian rimedon !


Ĉu tiu mia proponata elekto ne ŝajnas al vi la plej prudenta, kaj ankaŭ la plej milda ? Ĉu vi scias, kion vi atingis per via sinteno ? ke via Panjo atribuis vian plian malgajon al plia enamiĝo, ke ŝi ekkoleris, kaj atendas por puni vin nur pricertiĝon. Ŝi ĵus skribis al mi, ke ŝi ĉion provos, por aŭdi tion de via buŝo mem. Ŝi skribis, ke ŝi eble eĉ proponos al vi Dansnion kiel edzon, por instigi vin al konfeso. Se, malhardite de tiu trompema mildeco, vi respondus kun elkora sincero, baldaŭ vi, enfermata por longa tempo, eble por ĉiam, eterne priplorus vian blindan kredemon.


Al tiu ruzo ŝia kontraŭ vi, respondu do per alia. Komence montru malpli da tristo, kredigante ke vi malpli revas pri Dansnio. Ŝi des pli facile persvadiĝos, ke tiel kutime efikas la foresto de amanto. Ŝi tiom pli kontentos pri vi, ke ŝi povos gratuli sin pro sia prudento, kiu naskis ŝian sintenon. Sed, se tamen konservante ian dubon, ŝi persistus elprovi vin kaj parolus pri edziniĝo, nur montru, kiel bonedukita junulino, perfektan submetiĝon. Fakte kion vi riskos ? Laŭ utileco, ĉiuj edzoj valoras unu la alian ; kaj la plej maloportuna estas ankoraŭ multe malpli ĝena ol patrino.
Vi tiel kontentigos vian patrinon, kiu fine trovos edzon por vi ; tiam, libera en viaj agoj, vi laŭplaĉe povos forlasi Valmonon por Dansnio, aŭ eĉ konservi ambaŭ. Sed atentu : via Dansnio estas afabla, sed estas viro libere uzebla, kiam kaj kiom oni deziras ; vi do ne ĝenu vin kun li. Kun Valmono estas alia afero ; li estas malfacile konservebla, kaj danĝere forlasebla. Kun li vi bezonos multe da lerto, aŭ da komplezemo, se vi lerta ne estos. Sed se vi sukcesus konservi lin kiel amikon, kia feliĉo por vi ! Li tuj portus vin en la unuan nivelon de la mondumaj virinoj. Tiel oni akiras sian rangon en la bona societo, kaj ne per honto kaj ploro, kiel en la tempo de la internulejo, kiam la monaĥinoj pune devigis vin surgenue vespermanĝi.


Do se vi konsentas saĝi, bonvolu reamikiĝi kun Valmono, kiu sendube tre koleras kontraŭ vi. Oni devas scii ripari siajn misfarojn ; do ne hezitu fari al li la unuan paŝon ; cetere vi baldaŭ lernos, ke eĉ se viroj faras la unuan aliron, ni virinoj preskaŭ ĉiam devas fari la duan. Por fari ĝin vi jam havas pretan pretekston : vi nepre ne gardu tiun ĉi mian leteron ; transdonu ĝin al Valmono tuj post legado. Sed ne forgesu resigeli ĝin. Kial ? Unue, ĉar vi devas konservi la meriton de via aliro al li : tio ne ŝajnu simpla obeo al mia peto ; due, ĉar vi estas la sola persono en la mondo, al kiu mi tiel amiksente sinceras.


Adiaŭ, bela anĝelo ; sekvu miajn konsilojn kaj skribu, ĉu ili prosperis al vi.


P.S. Mi forgesis unu konsilon : zorgu pri via stilo. Ankoraŭ infaneca ĝi estas. Mi komprenas kial : vi skribas ĉion, kion vi pensas, kaj nenion, kion vi ne pensas. Tio povas taŭgi inter ni ; ni nenion kaŝas unu al la alia ; sed tio ne taŭgas kun aliaj, precipe kun via amanto ! Vi ĉiam aspektos stulteta. Komprenu, ke kiam vi skribas al iu, vi celu lin, kaj ne vin ; do ne provu senvualigi vian penson, sed provu skribi tion, kio al li plej plaĉos.
Adiaŭ, kara amata : mi kisas vin, anstataŭ vin admoni, esperante, ke vi estos pli prudenta.


El Parizo, la 4an de Oktobro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio