Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 106a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Brile, vicgrafo ! post tia sukceso mi freneze amas vin. Cetere, post via unua letero, la enteno de la dua estis antaŭvidebla : ĝi do ne mirigis min ; dum vi, fiera pri via sukceso, jam petis ties rekompenson kaj demandis, ĉu mi pretas konsenti, mi ja vidis, ke mi ne bezonas tiel rapidi. Jes, mi ĵuras al vi, ke legante la belan rakonton de tiu dolĉa sceno, kiu vekis en vi grandan emocion, kaj vidante vian sindetenon, indan je la plej bela epoko de kavalireco, mi senĉese pensis : “Jen mistrafota celo !”


Ne povis estis alie. Kion povas fari kompatinda virino, kiu kapitulacas, kaj kiun tamen oni ne invadas ? Tiam ŝi devas almenaŭ savi sian honoron : tion faris nia prezidant-edzino. Ŝia sinteno jam estis efika, kaj mi certe kopios ŝin je la unua sufiĉe serioza okazo ; sed mi ĵuras, ke se la celoto ne pli bone uzos la rezulton, ol vi, restos nur al li eterne rezigni pri mi.


Jen vi, komplete neniigita de du virinoj, unu, kiu jam kapitulacis, kaj la alia, kiu senpacience atendis sian konkeron. Vi diros, ke mi vantas, ke mi facile profetas post l’ evento : mi solene asertas, ke mi antaŭvidis la finon. Vi vere ne havas la genion necesan en via situacio ; vi scias, nur tion, kion vi lernis ; vi ne kapablas inventi. Tuj kiam la cirkonstanco ne konvenas al via kutimo, tuj kiam vi devas elvagi el la banala vojo, vi restas senpova kiel lernanto. El la unua virino, infana reago, el la alia, rekresko de prudeco : ambaŭ sufiĉas por ŝanceli vin, kaj ĉar vi ne ĉiutage renkontas tion, vi kapablas nek antaŭvidi nek kontraŭi ĝin. Ha ! vicgrafo ! vicgrafo ! Vi instruas min ne juĝi virojn laŭ iliaj iamaj sukcesoj ; baldaŭ mi devos pensi pri vi : “Sukcesa li estis, sed nur ĉi tiun tagon.” Kaj kiam vi amasigis stultofarojn, vi vokas min, kvazaŭ mi havus nenion alian por fari, ol ripari ilin. Kia ega tasko tio cetere estus !


Ĉiel, el tiuj du aventuroj, unu aperis sen mia volo, kaj mi ne okupiĝos pri ĝi ; pri la alia, vi iom helpis min ; do mi prizorgos ĝin. La ĉi-kuna letero, kiun vi unue legu, poste transdonu al knabino Volanges, plene sufiĉos por revenigi ŝin al vi ; sed mi petas vin, fineduku tiun infanon, ke ni kune faru ŝin la malespero kaj de ŝia patrino kaj de Ĵerkuro. Ne timu troigi ; mi klare sentas, ke la knabineto ne pritimos ; kaj post la faro, zorgoŝparo : ŝi tiam indiferentos al ni.


Mi tute seninteresiĝas pri ŝi. Iam mi pensis fari ŝin duaranga intrigantino por mia helpo ; sed ŝi ne indas ; ŝia stulta naiveco eĉ rezistis al via kuracado efikoplena ; tio estas laŭ mi la plej senespera malsano por iu ajn virino. Tio precipe pruvas malforton de karaktero, kiu restos nesanigebla kaj kontraŭos ĉian entreprenon ; rezulte de nia prizorgo al intrigarto, ni havos nur virinon facilmoran. Neniu pli senreliefas, ol tia stultulino, kiu cedas sen kialo nek kielo, nur ĉar ŝi estas galante petata kaj ne scias rezisti. Tiaj virinoj estas nur plezurmaŝinoj.


Vi respondos, ke ŝi valoras nenion pli, kaj ke tio sufiĉas por niaj intencoj. Konsente ! Sed ni ne forgesu, ke la movilojn kaj risortojn de tiuj maŝinoj, ĉiuj baldaŭ ekkonas ; por uzi ĉi tiun senkompromise por ni, ni devas rapide agi, frue ĉesi, kaj tuj poste senbalastiĝi de ŝi. Ja rimedoj ne mankos al ni tiucele, kaj Ĵerkuro pelos ŝin en monaĥinejon, kiam ni deziros. Cetere, kiam li ne plu povos dubi pri la trompo, kiam ĝi fariĝos publika, fama, li libere venĝu ; ne gravas, kondiĉe ke li restos sen konsolo. Vi certe havas la saman malamon al la patrino, kiel mi al la estonta edzo ; tiel la afero estas konkludita.


Tiu agado estas laŭ mi la plej bona ; tio sekve decidigis min iel rapidpaŝe trotigi la junulinon, kiel vi legos en mia letero ; sed grave estas, ke ni lasu en ŝiaj manoj neniun kompromitaĵon ; mi petas vin esti atentema al tio. Poste mi okupiĝos nur pri ŝia moralo ; zorgu vi, pri la resto de l’ edukado. Se ni poste vidos, ke ŝia naiveco ekforas, ni simple ŝanĝos nian planon. Ĉiel, ni ne perdas nian tempon : iun tagon aŭ alian, ni devus zorgi pri ŝia instruado.


Nun imagu, ke mi riskis perdi le rezulton de mia entrepreno, kaj ke la favora stelo de Ĵerkuro preskaŭ venkis mian prudenton. Imagu, ke s-ino de Volanĝo momente cedis al sia patrina bonkoremo kaj emis donaci sian filinon al Dansnio ! Tio estis la rezulto de tiu pli milda intereso, kiun vi rimarkis dum la morgaŭo. Vi mem riskis esti la kaŭzo de tiu glora ĉefverko ! Feliĉe la milda patrino skribis al mi, kaj mi esperas, ke mia respondo estos sufiĉe abomena forpuŝo. Mi tiom pri virto parolas, mi precipe tiom flatetas ŝin, ke ŝi certe opinios min prava.


Mi bedaŭras, ke mi ne faris por vi kopion de tiu mia letero ; ĝi edifus vin pri la severo de mia moralo. Vi vidus, kiel mi malestimas la virinojn tiel malvirtajn, ke ili havas amanton ; estas necese oportune rigori en propraj diroj ! Tio malutilas nur al aliuloj, kaj al ni tute ne ĝenas… Cetere mi scias, ke tiu bona sinjorino, kiel ĉiuj aliaj, en sia junaĝo faris kelkajn pekojn ; do plaĉis al mi humiligi ŝin, almenaŭ en ŝia konscienco ; tio iom konsolis min de la laŭdoj, kiujn mi kontraŭvole donacis al ŝi. Same, en tiu letero, la deziro malutili al Ĵerkuro donis al mi la kuraĝon favore paroli pri li.


Adiaŭ, vicgrafo ; mi alte ŝatas vian decidon plu resti por kelka tempo en via nuna vivejo. Mi ne kapablas antaŭenigi vian entreprenon, sed konsilas, ke vi sentediĝu per nia komuna edukatino. Malgraŭ via afabla aludo al mi, vi devos ankoraŭ iom atendi mian cedon ; sed konsentu, ke pri tio, ne kulpas mi !


El Parizo, la 4an de Oktobro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio