Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 107a


De Azolano al vicgrafo de Valmono


Sinjoro,



Laŭ via ordono, mi vizitis s-ron Bertrando tuj post la ricevo de via letero ; li donis al mi dudek kvin luidorojn, kiel vi postulis. Mi petis du pliajn por la senmona Filipo, al kiu mi ordonis tuj foriri, laŭ via deziro ; sed s-ro via bankisto ne konsentis aldoni du luidorojn, ĉar li ne ricevis vian ordonon por tio. Mi do mem devis antaŭdoni ilin, kaj petas vian moŝton favore ne forgesi min pri tio.


Filipo foriris hieraŭ vespere. Mi postulis lian restadon en la gastejo, por ke mi laŭbezone facile trafu lin.


Tuj poste mi iris al la domo de la sinjorino prezidant-edzino, por viziti fraŭlinon Juliino ; sed ŝi forestis ; mi povis paroli nur kun La Floro [1], kiu nenion povis riveli, ĉar de lia reveno li ĉeestas nur dum la manĝhoroj. La tutan priservadon zorgas la helpanto, kaj lin mi ne konas, kiel via moŝto ja scias. Mi do tuj komencis rilati kun li.


Mi hodiaŭ matene revenis, kaj f-ino Juliino ŝajnis kun kontento revidi min. Mi demandis pri la kialo de la reveno de ŝia mastrino ; ŝi respondis, ke ŝi ne scias ; mi opinias, ke ŝi diris la veron. Mi riproĉis, ke ŝi ne sciigis min pri tiu foriro ; ŝi asertis, ke nur en la antaŭa vespero ŝi eksciis tion, ĉe la enlitiĝo de la mastrino ; ŝi kompatinda sekve pasigis parton de la nokto preparante la bagaĝojn kaj havis apenaŭ du horojn por dormi. Ŝi eliris el la mastrina ĉambro nur post la unua matene, lasante ŝin en skribado.
Ĉe sia matena foriro s-ino de Turvelo lasis leteron al la kastela pordisto. F-ino Juliino ne scias por kiu ; ŝi opinias, ke eble por via moŝto ; sed via moŝto ne aludis tion.


Dum la tuta vojaĝo, la sinjorino kaŝis sian vizaĝon sub granda kapuĉo, restante nevidebla ; sed f-ino Juliino opinias, ke ŝi ofte ploris. Ŝi dumvoje diris eĉ ne unu vorton kaj ne etapis meze de l’ vojo, kiel dum la unua vojaĝo ; tio ne agrablis al f-ino Juliino, kiu ne havis matenmanĝon. Sed, kiel mi respondis : “Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras”.


Ĉe sia alveno, la sinjorino enlitiĝis, sed nur por du horoj. Leviĝinte, ŝi vokis sian lakeon kaj ordonis, ke li enlasu neniun. Ŝi tute ne tualetiĝis. Ŝi venis al vespermanĝo, sed prenis nur iom da supo, kaj tuj revenis al sia ĉambro. F-ino Juliino, alportante ŝian kafon, vidis, ke ŝi ordigas paperojn en la skribomeblo, fakte leterojn. Mi vetas, ke temas pri tiuj de via moŝto ; el la tri, kiuj alvenis post la tagmezo, ŝi ankoraŭ havis unu antaŭ l’ okuloj malfrue en la vespero ! Mi certas, ke ĝi ankoraŭ estas letero de via moŝto. Kial do ŝi tiel foriris ? Min tio mirigas ; sendube via moŝto ja scias, kaj tio estas al mi fremda vazo.


Hodiaŭ posttagmeze la prezidant-edzino vizitis sian bibliotekon por forporti du librojn al sia buduaro, sed f-ino Juliino asertas, ke ŝi legis ilin apenaŭ dum horkvarono, kaj male rigardadis nur tiun leteron, en revado, vizaĝapoge sur sia mano. Mi opiniis, ke via moŝto ŝatus scii, pri kiuj libroj temas ; ĉar f-ino Juliino ne sciis, mi petis viziton de tiu biblioteko, laŭ preteksto de admiro. Notite prenitaj estis nur du libroj : Pensoj kristanaj, kaj Clarisse. Mi kopias tiujn titolojn ; via moŝto eble scias, pri kio temas [2].
Hieraŭ vespere la sinjorino ne vespermanĝis kaj nur trinkis teon.


Hodiaŭ matene ŝi frue sonorvokis, tuj petis sian kaleŝon kaj iris ĉeesti meson en la preĝejo Feuillants [3]. Ŝi deziris aliri la konfesejon, sed ŝia kutima konfesanto foriris por ok aŭ dek tagoj. Mi opiniis necesa tion sciigi al via moŝto.


Ŝi poste revenis, tagmanĝis [4], poste ekskribis ĝis preskaŭ la unua posttagmeze. Mi trovis la okazon baldaŭ fari, kion via moŝto plej atendis : mi portis la leterojn al la poŝtejo. Neniu estis por s-ino de Volanĝo ; sed mi sendas al via moŝto unu por la sinjoro prezidanto : ŝajnis al mi, ke ĝi sendube estas la plej interesa. Estis ankaŭ unu por s-ino de Rozmondo ; sed mi pensis, ke via moŝto laŭplaĉe povos legi ĝin, kaj mi lasis ĝin foriri. Cetere via moŝto ja ĉion scios, ĉar s-ino la prezidant-edzino ankaŭ al vi skribis. Mi poste vidos ĉiujn leterojn, ĉar ĉiam Juliino transdonas ilin al la servistoj, kaj ŝi promesis, ke amike al mi kaj ankaŭ al via moŝto, ŝi volonte plene obeos.


Ŝi eĉ rifuzis mian proponitan monon ; sed mi certas, ke via moŝto faros al ŝi donaceton ; se vi konsentos, mi mem elektos, bone sciante, kion plaĉos al ŝi.


Mi esperas, ke via moŝto ne plu konsideros min malzorgema servanto ; mi volas forigi vian malbonan opinion. Mian nescion pri la foriro de s-ino la prezidant-edzino male kaŭzis mia zorgemo por via servado : mi foriris je la tria matene, dorminte en la gastejo Bridoturno, por veki neniun en la kastelo ; tiel mi ne vizitis f-inon Juliino vespere, kiel kutime.


Pri la riproĉo de via moŝto, ke mi ofte estas sen mono, la kaŭzo estas, ke mi ŝatas havi puraspektan livreon, kiel via moŝto konstatas, kaj mi devas honorigi sur ĝi vian blazonon ; ja mi devus iom ŝpari por la estonteco ; sed mi tute fidas pri la donacemo de via moŝto, kiu estas tiel bonkora mastro.
Mi esperas, ke via moŝto ne postulos de mi aliĝi al la servado de sinjorino de Turvelo, dum mi samtempe restus je la servo via. Ĉe s-ino la dukino la afero estis tute malsama ; sed mi, servisto de via nobela moŝto, ne konsentus malsupreniri al la portado de la livreo de jurista familio. Pri ĉio cetera, via moŝto povas kalkuli je la humila kaj respektema sindonemo de homo, kiu honoriĝas servante vin.


Azolan Rufo, ekstera servisto.


El Parizo, la 5an de Oktobro 17**, je la 11a vespere.


[1Tipa nomo de servisto (NdT)

[2La unua eble estas la nun forgesita verko de iu Polier de Bottens, celanta kontraŭi la spiriton de klerismo, kaj la dua certe estas Clarisse Harlow, de Richardson (NdT)

[3Nun detruita Cistercia monaĥejo inter la nunaj Tuileries kaj Place Vendôme, kiu poste iĝis fama dumrevolucia politikejo (NdT)

[4Oni tiam tagmanĝis (kaj vespermanĝis) multe pli frue ol nun, ofte je pluraj horoj (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio