De sinjorino de Turvelo al sinjorino de Rozmondo
Ho ! indulga patrino, kiom da dankoj mi ŝuldas al vi ! Kiom bezonis mi vian leteron ! Mi ĝin senĉese legadis kaj relegadis, ne kapabla depreni ĝin. Ĝi alportis la solan malstreĉan tempon travivitan de post mia reveno. Kiel bonkora vi estas ! Viaj saĝo kaj virto do scias kompati mian malforton, mian suferon ! Ha ! se vi konus ilin ! Turmentaj ili estas. Mi kredis, ke mi jam spertis la dolorojn de amo ; sed ĝia nedirebla torturo, nekonata se ne spertita, estas disiĝi de la amato, disiĝi por ĉiam ! La sufero premanta min hodiaŭ revenos morgaŭ, postmorgaŭ, mian tutan vivon ! Dio ! Kiom juna mi ankoraŭ estas, kaj kiom da tempo ankoraŭ restas por suferi !
Esti mi mem la faranto de mia malfeliĉo ; propramane ŝiri mian koron ; senti dum tiu netolerebla doloro, ke mi povas forigi ĝin per unu sola vorto, sed vorto krima ! Ha ! amikinjo !
Kiam mi tiel premege decidis foriĝi de li, mi esperis, ke mia foresto pliigos mian kuraĝon, mian forton : kiel mi eraris ! Ŝajnas, ke male la distanco finruinigis ilin. Antaŭe mi ja devis batali, sed dum mia luktado mi ne seniĝis de ĉio ; mi almenaŭ foje lin vidis ; ofte, ne aŭdacante lin rigardi, mi sentis liajn okulojn turnitaj al mi ; jes, amikino, mi sentis ilin kvazaŭ varmigantaj mian animon, kaj eĉ evitante miajn okulojn ili tamen atingis mian koron. Nun en mia pezega soleco, izole de ĉio kara al mi, sole kun mia malfeliĉo, mia malgaja ekzistado travivas la tempon tra larmoj ; ĝian akrecon nenio mildigas, ĝian oferon neniu konsolas ; kaj miaj ĝisnunaj fordonoj nur alportis plidolorigon al la restantaj farotaj.
Hieraŭ mi ankoraŭ akre sentis tion. En alportitaj leteroj, unu venis de li. Mi tuj inter aliaj rekonis ĝin je du paŝoj antaŭ transdono kaj senvole ekstaris, tremante, malfacile kaŝante mian emocion, kaj tiu stato ne esti senplezura. Sed kiam mi estis sola post momento, tiu trompema mildeco rapide foriĝis, lasante nur plian farotan fordonon : ĉu mi rajtis malfermi tiun leteron, kiun mi arde deziregis legi ? Tra la fatalo min persekutanta, ŝajnaj konsoloj male alportas novajn suferojn, des pli kruelajn, ke ankaŭ s-ron de Valmono ili trafas.
Jen fine tiu nomo, kiu senĉese okupas min ; via kvazaŭ riproĉo, ke mi tiel malfacile ĝin skribas, multe maltrankviligis min. Mi petegas : ne opiniu, ke falsa honto ŝancelis mian konfidon al vi ; cetere, kial mi timus nomi lin ? Ha ! Mi ruĝiĝas pro mia sento, sed ne pro la persono naskinta ĝin. Neniu alia estus pli inda je ĝi ! Tamen, mi ne scias kial, tiu nomo ne spontane aperas sub mia plumo, kaj denove hodiaŭ mi bezonis strebon por ĝin elmeti. Mi revenu al li.
Vi skribis, ke li ŝajnis tre afliktita de mia foriro. Kion do li faris ? diris ? ĉu li aludis pri reveno al Parizo ? Mi petas : malkonsilu tion al li kiel eble plej konvinke. Se li bone juĝis min, li certe komprenas mian foriron, sed ankaŭ sentas, ke ĝi estas senrevena. Plej granda turmento por mi estas, ke mi ne scias, kion li pensas. Lian leteron mi ja ankoraŭ posedas… Sed vi certe samopinias, ke malfermi ĝin mi ne devas.
Nur pere de vi, indulga amikino, mi ne estas komplete disigita de li. Troigi vian bonkoremon mi ne volas ; mi perfekte komprenas, ke viaj leteroj ne povas esti longaj ; sed mi certas, ke vi ne rifuzos du vortojn al via filino, unu por subteni ŝian kuraĝon, la alian por konsoli ŝin. Adiaŭ, respektinda amikino.
El Parizo, la 5an de Oktobro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.