Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 110a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Ĉiela potenculo, mi havis unu animon por doloro ; donacu alian por amfavoro ! [1]. Tiel skribis, mi opinias, la milda Saint-Preux. Pli feliĉa ol li, mi travivas ambaŭ vivojn. Jes, amikino mia, mi estas samtempe tre feliĉa kaj tre malfeliĉa. Ĉar mi tute konfidas al vi, mi nun rakontu miajn suferojn kaj miajn plezurojn.


Sciu do, ke mia maldankema piulino plu rigoras al mi. La kvaran leteron mian ŝi jam resendis ; eble neĝuste estas diri : kvara, ĉar kompreninte tuj ĉe la unua resendo, ke multaj aliaj sekvos, mi preparis banalajn interŝanĝeblajn plendojn, sen datoj : tiel, de la dua resendo, mi nur ŝanĝas la koverton, sed la sama enteno ir-revenas. Se mia belulino iam tiel finos, kiel ĉiuj virinoj laste finas (tio estas en konsento, eble nur pro laco) ŝi konservos la leteron, kaj mi tiam povos rakonti al ŝi la aferon. Sed vi komprenas, ke pro tia korespondado mia informado ne estas perfekta.
Mi tamen malkovris, ke tiu malfidela ŝanĝis sian konfidatinon, ĉar mi certiĝis, ke de ŝia foriro, neniu letero alvenis por s-ino de Volanĝo, dum alvenis du por la maljuna Rozmondo. Ĉi-lasta prisilentis, kaj jam ne parolas pri sia kara bela, pri kiu ŝi antaŭe senĉese babilis : mi do konkludis, ke la konfidencoj nun trafas mian onklinon mem. Mi opinias, ke unuparte la bezono paroli pri mi, kaj aliparte la honteto konfesi al s-ino de Volanĝo senton, kiun ŝi longe neis, faris tiun grandan ŝanĝon. Mi timas, ke mi perdis ĉe la ŝanĝo, ĉar ju pli maljuniĝas virinoj, des pli akre severaj ili fariĝas. La pli juna severus pri mi ; la maljuna severos pri amo ; kaj mia sentema pruda multe pli timas amon, ol amaton.


La sola rimedo informiĝi estas, kiel vi vidas, interkapti la kaŝan korespondadon. Mi jam tion ordonis al mia servisto, kaj atendas baldaŭan rezulton. Ĝis tiam, mi povas nenion hazarde riski ; tial de unu semajno mi vane esploras ĉiujn kutimajn rimedojn, el romanoj aŭ el miaj sekretaj memuaroj, kaj trovas neniun taŭga al la cirkonstancoj aŭ al la karaktero de la heroino. Facile mi povus enhejmiĝi al ŝi, eĉ nokte, endormigi ŝin, kaj fari ŝin nova Clarissa [2] ; sed post pli ol du monatoj da streboj kaj penoj, uzi rimedon tiel fremdan de mi ! Fie imiti aliulojn kaj senglore venki ! Ne, ŝi ne kune ĝuos la plezuron de volupto kaj la honoron de virto [3]. Posedo ne sufiĉas al mi ; mi volas kapitulacon. Tiucele mi devas ne nur viziti ŝin, sed viziti ŝin kun ŝia konsento, kiam ŝi estos sola, preta aŭskulti min, kaj precipe mi devos blindigi ŝin antaŭ la danĝero, ĉar se ŝi sentos ĝin, ŝi kapablos ĝismorte rezisti. Sed ju pli klara mi vidas la vojon, des pli malfacila mi trovas la alirmanieron. Eĉ riske de via mokado, mi konfesos, ke ju pli mi prizorgas, des malpli mi elturniĝas.


Mi timus, ke mia kapo konfuziĝus, sen tiu agrabla distrado per nia komuna edukatino ; nur danke al ŝi mi povas skribi aliaĵojn ol elegiojn.


Sciu, ke la knabineto estis en tia konsterno, ke tri longaj tagoj pasis, antaŭ la plena efiko de via letero. Jen kiel unu sola falsa ideo povas bremsi la plej komplezeman naturon !


Nur sabate ŝi tamen venis heziteme rondiri ĉirkaŭ mi, balbutante kelkajn vortojn, tiel mallaŭte kaj sufokiĝe pro honto, ke ŝi estis nekomprenebla. Sed mi tamen pro ŝia ruĝiĝo eksentis la signifon. Ĝis tiam mi severis ; sed tiel agrabla pento mildigis min ; mi konsentis promesi noktan viziton al la beleta cedantino kaj tiu mia bonvolemo estis akceptita kun dankemo inda de tiel granda bonfaro.


Ĉar mi forgesas nek viajn nek miajn projektojn, mi profitis la okazon por taksi la precizan valoron de tiu knabino kaj ties edukadon rapidigi. Por pli libere labori, mi bezonis ŝanĝi nian rendevuejon : ŝi ne sekure disvolvis siajn talentojn, ĉar nur simpla kabineto disigas la dormejojn de la patrino kaj de la filino. Mi do antaŭpreparis, ke mi senatente faros brueton sufiĉe timigan, por ke ŝi konsentu al estonta pli trankvila loko ; sed mi ne bezonis : ŝi mem faris la necesan bruon kaj tuj konsentis.


Tiu knabineto estas ridema ; por pliigi ŝian gajecon, mi decidis rakonti, dum niaj interaktoj, ĉiujn amorajn skandalojn, kiuj trapasis mian kapon ; por ilin spici kaj pliveki ŝian atenton, en ĉiuj mi donis la rolon malvirtan aŭ mokindan al ŝia patrino.


Kompreneble intence mi elektis tiun rakontadon ; unuparte mi tiel spronis mian timetan lernantinon, aliparte mi inspiris al ŝi la plej profundan malestimon por la patrino. Mi delonge rimarkis, ke tiu rimedo, ne nepre bezonata por delogi junulinon, tamen estas plej efike necesa por ŝin malvirtigi : kiu ne respektas sian patrinon, tiu ne respektos sin mem. Mi kredas tiun moralan maksimon tiel utila, ke mi tre kontentas pro tiu trovo de priskriba ekzemplo.


Do via edukatino, kiu pri moralo ja ne zorgis, senĉese spasme ridis ; unu fojon, ŝi preskaŭ eksplodis. Mi senpene kredigis, ke ŝi faris teruran bruon. Mi ŝajnigis grandan timon, kiun ŝi facile partoprenis. Por ke ŝi bone memoru, mi ne plu permesis plezuron, kaj tuj lasis ŝin, tri horojn pli frue, ol kutime, konsentinte, ĉe la disiĝo, ke ek de morgaŭ ni kuniĝos en mia ĉambro.


Ŝi jam tie vizitis min du fojojn, kaj en tiel mallonga tempo, la edukatino fariĝis preskaŭ tiel sperta, kiel la majstro. Ja vere, ĉion mi instruis, eĉ komplezaĵojn ! Nur kontraŭgravedajn rimedojn mi prisilentis.


Tiel ĉiunokte okupata, mi kompense dormas longan parton de la tago ; krome ĉar la nuna societo neniel allogas min, mi aperas apenaŭ unu horon en la salono. Mi hodiaŭ eĉ manĝis en mia ĉambro, kaj decidis eliri nur por promenadetoj. Tiujn strangaĵojn mi atribuas al misfarto ; mi diris, ke mia cerbo vagas en nebulo, kaj ke mi havas iom da febro. Necesas nur paroli malrapide kaj mallaŭte. Pri mia miena laco, fidu vian edukatinon : amoro plene efikas.


Mi okupas mian nenifaron, sonĝante pri rimedoj por retrovi super mia senkompata piulino ĉiujn perditajn avantaĝojn, kaj ankaŭ preparante ian kateĥismon de diboĉo por mia lernantino. Mi amuziĝas, nomante ĉion nur per teknikaj vortoj, kaj antaŭridas pri la distra konversacio inter ŝi kaj Ĵerkuro dum la unua nokto post la geedziĝo. Nenio estas pli plaĉa, ol ŝia naiveco en la uzo de siaj nove konataj elementoj de tiu lingvaĵo ! Ŝi ne imagas, ke oni povas alie paroli. Tiu knabino estas vere alloga ! Tiu kontrasto inter ŝia senafekta simpleco kaj ŝia senpudora vortuzo vere efektas ; nun, mi ne scias kial, nur strangaĵoj plaĉas al mi.


Mi eble tro donas al tiu ĉi knabino, ĉar mi perdas tempon kaj sanon ; sed mi esperas, ke mia ŝajniga malsano, kiu jam liberigas min de la salona enuo, estos ankaŭ utila ĉe mia severa piulino, kies tigrinece kruela virto tamen kuniĝas kun milda sentemo ! Mi certas, ke ŝi jam konas la grandan novaĵon de mia misfarto, kaj mi multe deziras scii, kion ŝi opinias pri ĝi ; mi ne dubas, ke ŝi memhonorige atribuos al si la eventan kaŭzon. Laŭ ties efiko al ŝi, mi adaptos mian fartan aspekton.


Jen vi nun estas, bela amikino, informita pri miaj aferoj same komplete, kiel mi. Mi esperas, ke baldaŭ mi sendos rakontojn pli interesajn ; kredu, mi petas, ke en la plezuro atendata de mi, plej multe rolas la rekompenso, kiun mi esperas de vi.


El la kastelo de… la 11an de Oktobro 17**.


[1El La Nouvelle Héloïse, de Jean-Jacques Rousseau (NdT).

[2Aludo al la romano Clarissa, de Samuel Richardson (NdT).

[3El La Nouvelle Héloïse, de Jean-Jacques Rousseau (NdT).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio