Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 113a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Mi informu vin, vicgrafo, ke oni ekbabilas pri vi en Parizo, kie vian foreston oni rimarkis kaj ties motivon divenis. Mi hieraŭ ĉeestis vespermanĝon kun multaj invititoj ; oni klare diris, ke romaneska kaj sensukcesa amo tenas vin en vilaĝo. Tuj ekĝojis la vizaĝoj de la viroj enviantaj viajn konkerojn kaj de la virinoj preteratentitaj de vi. Kredu min, ne lasu firmiĝi tiun danĝeran rumoron ; tuj revenu forblovi ĝin per via sola ĉeesto.


Sciu, ke se vi ne konservas la famon, ke vi estas nerezistebla, vi baldaŭ spertos, ke virinoj certe pli malfacile cedos ; viaj rivaloj perdos sian respekton al vi kaj aŭdacos konkurenci vin, ĉar kiu el ili ne opinios sin pli forta ol virtulo ? Precipe pensu, ke el ĉiuj virinoj atribuitaj al vi, la neglektitaj de vi asertos, ke ili vin posedis, dum la venkitoj ĵuros pri sia rezisto. Fine oni mistaksos vian valoron tiel malsupera, kiel tro alta oni antaŭe estimis ĝin.


Revenu do, vicgrafo, kaj ne oferu vian reputacion al infaneca kaprico. Vi perfekte plenumis nian deziron pri knabino Volanges ; kaj vian kapricon pri la prezidant-edzino vi ne kontentigos, restante je dek mejloj de ŝi.


Ĉu vi imagas, ke ŝi revenos ? Ŝi eble jam ne plu pensas pri vi, aŭ nur por gratuli sin, ke ŝi rezistante humiligis vin. Vi almenaŭ ĉi tie en Parizo certe trovos okazon por brile reaperi ; tion via famo bezonas ; male se vi obstinos en via mokinda aventuro, via tiama reveno estos tute senefika, male eĉ kontraŭa al viaj interesoj.


Ĉar fakte se via prezidant-edzino adoras vin, laŭ via ripetata — sed senpruva ! — aserto, ŝiaj solaj plezuro kaj konsolo nun certe estas paroli pri vi, ekscii viajn farojn, dirojn, pensojn, ĝis la plej banala okupo via. En tia stato de seniĝo, tiaj eroj akiras valoron. Ili estas paneroj falintaj el la tablo de riĉulo, kiujn li neglektas, dum mizerulo avide prenas kaj manĝas ilin. Tiaj paneroj nun estas la nutraĵo de la kompatinda prezidant-edzino ; ju pli da ili ŝi kaptos, des pli longe ŝi kapablos rezisti al la apetito por la tuta plado.


Certu ke ŝia konfidatino, kiun vi nun konas, sendas al ŝi almenaŭ po unu admoneto en siaj leteroj, por pravigi ŝian saĝon kaj fortikigi ŝian virton. Kial permesi defend-rimedojn al unu, kaj malutil-eblecojn al la alia ?
Mi tamen ne partoprenas vian opinion pri via ŝanĝo de konfidentino. Sinjorino de Volanĝo malamas vin, kaj en klarvido kaj lerteco malamo ĉiam superas amikecon. Cetere la tuta virto de via maljuna onklino neniam pelos ŝin al fidiro pri sia kara nevo : eĉ virto havas siajn mankojn. Krome via timema rimarko tute falsa estas.


Tute erare estas, ke ju pli virinoj maljuniĝas, des pli akre severaj ili fariĝas. Ja inter la kvardeka kaj kvindeka vivjaroj preskaŭ ĉiuj virinoj iĝas akraj kaj mishumoraj, pro senespereco antaŭ sia velkanta vizaĝo kaj pro kolerego antaŭ sia neevitebla rezigno pri pretendoj kaj plezuroj ankoraŭ dezirataj. Ili bezonas tiun tutan longan tempon por tiu granda rezignacio ; sed poste ili dividiĝas en du partoj.


La pli granda, tiuj virinoj, kiuj brilis nur per juna vizaĝo, falas en stultan senaktivecon, el kiu ili eliras nur por kartoludo aŭ por kelkaj piaj praktikadoj ; ili estas tedaj, ofte grumblemaj, foje trudiĝemaj, sed malofte vere malicaj. Severaj aŭ malseveraj oni krome ne povas nomi ilin : sen ideoj, sen ekzistado, ili senkomprene kaj indiferente ripetas ĉiajn onidirojn, mem restante je nivelo nula.


La alia parto, multe pli malofta, sed des pli valora, konsistas el virinoj, kiuj havas kapon kapablan vigligi sian prudenton kaj konstrui sian ekzistadon. Kiam naturo forgesas ilin, ili turnas al sia spirito la zorgojn ĝis tiam dediĉitajn al sia vizaĝo. Ili kutime perfekte juĝas, kaj havas la spiriton samtempe firma, gaja kaj afabla. Ilian ĉarmon anstataŭas allogaj bonkoremo kaj kontentemo, kiuj agrable kreskas kun ilia aĝo. Tiel ili sukcesas proksimiĝi al junularo, kiu ekamas ilin. Anstataŭ esti akraj kaj severaj, laŭ via diro, ili male fariĝas eble tro facilemaj, pro kutimiĝo al indulgo, pro longa pripensado pri la homa malforto, kaj precipe pro siaj junaĝaj rememoroj, kiuj solaj ankoraŭ ligas ilin al vivo.
Mi fine diru, ke mi frue aliris al maljunaj virinoj, kies helpon mi delonge taksis utila. Eĉ al kelkaj min altiris tiom allogemo, kiom intereso. Mi tuj ĉesu, ĉar mi timas, ke vi, nun tiel virte flamiĝema, subite enamiĝu al via maljuna onklino kaj entombiĝu kun ŝi en la ĉerkon, kie vi jam tiel longe vivas. Mi do revenu.


Malgraŭ via ŝajna kontentego pri via lernantineto, mi ne povas imagi, ke ŝi iel rolas en viaj projektoj. Ŝin vi hazarde trovis kaj prenis : bonege ! Sed ŝi ne povas satigi viajn gustojn. Vi eĉ ne povas plene ĝui, ĉar vi posedas nur ŝian korpon. Mi ne parolas pri ŝia koro, kiu certe lasas vin indiferenta ; sed vi eĉ ne okupas ŝian kapon. Ĉar vi eble ne rimarkis tion, mi sendas al vi ŝian lastan leteron skribitan al mi, kiu pruvas mian diron : vi juĝu mem. Kiam ŝi parolas pri vi, vi ĉiam estas s-ro de Valmono ; ĉiuj ideoj ŝiaj, eĉ la de vi naskitaj, celas nur Dansnion, kiun ŝi neniam nomas sinjoro, sed nur Dansnio. Ŝi tiel apartigas lin de ĉiuj aliaj ; eĉ donante sin al vi, ŝi nur familiariĝas kun li. Se tia konkero ŝajnas al vi alloga, se la plezuroj tirataj el ŝi alligas vin, postulema vi ja ne estas ! Mi konsentas, ke vi gardu ŝin, tio taŭgas kun miaj projektoj ; sed ŝi ne valoras la penon ĝeni sin eĉ por hor-kvarono. Krome necesas, ke vi iom pli firme regu ŝin, kaj permesu revenon al Dansnio, nur kiam ŝi estos iom pli forgesinta lin.
Antaŭ ol lasi vin por paroli pri mi mem, mi ankoraŭ pludiru, ke tiu rimedo de ŝajna malsano, kiun vi prenis, estas tre konata kaj trouzata. Vere, vicgrafo, inventema vi ja ne estas ! Ankaŭ mi kelkfoje ripetiĝas, kiel vi tuj vidos ; sed mi almenaŭ eltiriĝas per detalŝanĝoj, kaj precipe mi praviĝas per sukcesoj. Mi denove provos unu, kaj tuj komencos novan aventuron. Certe ĝi ne estos merite malfacila tasko ; sed ĝi almenaŭ estos distro en tempo de enuego.


Mi ne scias kial, depost la aventuro pri Prevano, Belroko iĝis al mi netolerebla. Li tiom pliigis sian delikatecon, mildecon, adoremon, ke mi jam ne povas elteni. Lia kolero komence ŝajnis al mi amuza ; tamen mi devis glatigi ĝin : se ne, mi kompromitiĝus. Li estis preskaŭ ne kvietigebla. Por pli facile deturni lin, mi decidis doni al li ankoraŭ pli da amo ; sed li prenis la aferon serioze, kaj de tiam tedas min per sia eterna feliĉego. Lian fidon al mi, lian certecon pri sia eterna posedo de mia persono, mi rigardas insultaj ! Tio vere estas humiliga. Kiom li ete taksas min, se li opinias sin sufiĉe valora por min ligi ! Antaŭ nelonge li eĉ aŭdacis aserti, ke mi ne povus ami alian viron, ol lin ! Ho ! Mi bezonis mian tutan memregon, por ne tuj senvualigi la veron al li. Ja bela birdo, pretendanta pri ekskluziveco ! Mi konsentas lin belkorpa, kaj plaĉvizaĝa ; sed en amoro li estas nur laboristo. Fine, venis la disiĝa tempo : ni malligiĝu.


De du semajnoj mi provas, uzante sinsekve malardon, kapricon, mishumoron, kverelon ; sed tia eltenulo ne tiel facile cedas. Mi do prenis pli fortan decidon. Mi morgaŭ invitos lin al mia kampardomo ; ni foriros postmorgaŭ, kun nur kelkaj personoj ne klarvidaj kaj ne interesiĝantaj al nia interrilato. Ni estos preskaŭ tiel liberaj, kiel sola duopo. Mi tiom surplenigos lin per amfaroj kaj karesoj, ni tiom nur vivos unu por la alia, ke mi pretas veti pri lia sopiro al la fino de tiu restado, kiu nun ŝajnas al li tiel granda feliĉo. Se li ne revenos en pli grandan tedon pri mi, ol mi pri li, mi konsentas konfesi, ke mi estas tiel amo-malsperta, kiel vi.
La preteksto pri tia retiriĝo estas la preparado al mia granda proceso, juĝota ĉe l’ ekvintro. Tio tre kontentigas min, ĉar estas tre malagrable ne certi pri sia riĉaĵo. Mi ne maltrankvilas pri la rezulto : unue, kiel asertas miaj advokatoj, mi estas prava ; eĉ se tia mi ne estus, mi sufiĉe lertas por venki en proceso, kies kontraŭuloj estas nur junuloj ankoraŭ ne plenkreskaj, kun edukanto kaduka. Ĉar en tiel grava afero oni nenion neglektu, mi krominvitis du el la advokatoj. Ĉu tiu vojaĝeto ne ŝajnas al vi plaĉe gaja ? Tamen se ĝi gajnigos al mi la proceson kaj liberigos min de Belroko, mi nenion bedaŭros.


Nun, Vicgrafo, divenu, je unu kontraŭ cent, la sekvonton ? Nu, mi ĉesu, ĉar, kiel sciate, vi neniam sukcesas diveni ion ajn ; Dansnio ! Vi miras, ĉu ne ? Ĉar ne ankoraŭ venis por mi la tempo eduki infanojn ! Sed mi faras escepton por tiu ĉi ; el junaĝo li havas nur la ĉarmon, ne la frivolon. Lia granda diskreto en societoj forpelas suspektemon kaj igas lin des pli agrabla, kiam li en duopo liberiĝas. La kontaktoj kun li estis nur konfidencaj, ne pliaj ; sed malantaŭ la vualo de amikeco mi sentas, ke li tre ŝatas min, kaj mi multe reciprokas. Kia domaĝo, se tiom da sprito kaj delikato foroferiĝus kaj bestiĝus apud tia stultulino, kia estas knabino Volanĝo ! Mi esperas, ke li eraras, kredante, ke li amas ŝin : kiom ŝi ne meritas tion ! Mi tute ne ĵaluzas kontraŭ ŝi ; sed permesi tion estus vera krimo ; mi volas savi Dansnion. Mi do petas vin, Vicgrafo, ke vi malhelpu lian proksimiĝon al sia Cecilo (kiel li ankoraŭ bedaŭrinde misnomas ŝin). La unua amatino ĉiam restas pli potenca, ol oni ordinare pensas, kaj se li nun revidus ŝin, mi eble ne plu regus lin, tiom pli, ke mi devas foriri. Ĉe mia reveno, mi entreprenos la finan faron, kaj certas pri mia sukceso.


Mi eĉ pensis pri kunvojaĝo de la junulo kun mi ; sed mia kutima singardemo deturnis min ; cetere mi timis, ke li sentus ian rilaton inter Belroko kaj mi ; senesperigus min, ke li ĉirilate havus eĉ plej etan dubon. Mi volas prezenti min pura kaj senpeka al lia fantazio, kia mi devus esti, por tia vere indi je li.


El Parizo, la 15an de Oktobro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio