sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 114a



De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Rozmondo


Kara amikino, min premas ega maltrankvilo ; mi ne scias, ĉu via farto ebligos respondon ; tamen mi ne povas min deteni de demandado. Malgraŭ via aserto pri la sendanĝero de la misfarto de s-ro de Valmono, mi estas en granda maltrankvilo, ĉar ofte melankolio kaj senintereso pri la ĉirkaŭaĵo antaŭanoncas gravan malsanon ; korpodoloranto aspiras al soleco, same kiel animsuferanto ; ofte oni riproĉas iun pri mishumoro, kiam oni devus pli ĝuste kompati pri malsano.


Ŝajnas al mi, ke li almenaŭ devus viziti kuraciston. Certe vi, mem malsana, havas iun apude. La mian mi hodiaŭ matene konsultis, kaj mi konfesu, ke mi nerekte pridemandis lin. Li opinias, ke ĉe homoj ordinare aktivaj, tia subita apatio estas konsiderinda, kaj aldonis, ke ju pli rapide oni ekkuracas, des pli vigle oni resanigas ilin. Kial vi lasus en tia risko personon tiel karan al vi ?


Duobligas mian timon lia letera nesendo jam de kvar tagoj. Dio mia ! Ĉu vi ne eraras pri lia stato ? Kial li subite ĉesis sian skribadon ? Se la kaŭzo nur estus mia obstino — sisteme resendi liajn leterojn — li jam delonge prenus tiun decidon. Mi ne kredas je antaŭsentoj ; tamen de kelkaj tagoj, tia mia premo timigas min. Ĉu mi ne staras antaŭ tuj aperonta malfeliĉego ?


Vi ne imagas — mi hontas tion konfesi — kiom mi suferas, ke mi ne plu ricevas tiujn leterojn, kiujn mi tamen rifuzus legi. Tio almenaŭ pruvis, ke li pensas pri mi ; mi almenaŭ ricevis ion de li. Tiujn leterojn mi ne malfermis, sed mi ploris, rigardante ilin ; nur tiuj facilaj kaj mildaj larmoj iom malpezigis la sufokon regantan min depost mia reveno. Mi petegas, indulga amikino, skribu mem, tuj kiam eblos ; ĝis tiam, sendu ĉiutagan informon pri vi kaj pri li.


Mi ekvidas, ke mi apenaŭ menciis vin ; vi tamen scias miajn sentojn, mian senrezervan inklinon al vi, kaj mian varman dankemon por via elkora amikeco ; pardonu mian konfuzon, mian akran suferon, mian teruran turmenton antaŭ timinda malfeliĉo, pri kies kaŭzo mi eble kulpas. Dio potenca ! Tiu senesperiga penso min persekutas kaj rompas mian koron. Tiun solan malfeliĉon mi ankoraŭ ne spertis ; mi vidas, ke ĉiujn afliktojn mi nun devos nepre travivi.


Adiaŭ, kara amikino ; amu, kompatu min. Ĉu mi hodiaŭ ricevos leteron de vi ?


El Parizo, la 16an de Oktobro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 116a

puce Letero 107a

puce Letero 108a

puce Letero 109a

puce Letero 110a

puce Letero 111a

puce Letero 112a

puce Letero 113a

puce Letero 114a

puce Letero 115a

puce Letero 123a

puce Letero 121a

puce Letero 122a

puce Letero 120a

::: Ĉiuj :::



Supren