sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 117a



De Cecilo Volanĝo al kavaliro Dansnio (diktita de Valmono)


Ĉu vi do kredas, mia bona amiko, ke mi bezonas vian admonon por esti mem malĝoja, kiam mi scias, kiel vi malgajas ? Ĉu vi dubas, ke mi tiom suferas, kiom vi ? Mi eĉ prenas parton en via doloro, kiun mi kontraŭvole kaŭzis ; tamen mi konstatas, ke vi ne rekonas la mian. Ho ! Tio ne estas justa. Mi ja komprenas la motivon de via ĉagreno : mi ne respondis al viaj du lastaj petoj por ĉi tien viziti min. Ĉu la respondo estas facila ? Ĉu vi kredas, ke mi ne komprenas, ke vi postulos malvirtaĵon ? Estas jam malfacile rifuzi de malproksime ; do kiel estus de proksime ? Mi poste pagus vian tempan konsolon per mia tutviva bedaŭro.


Nu mi nenion kaŝas al vi ; juĝu mem mian motivon. Eble mi jam estus konsentinta ; sed tiu s-ro de Ĵerkuro, kaŭzo de nia tuta aflikto, nun havas prokraston ; krome de kelka tempo Panjo al mi multe pli amikemas ; miaparte mi kiel eble plej ofte agrablas al ŝi ; ŝajnas, ke mi povas eble esperi, ke ŝi konsentos al nia senpeka feliĉo. Ĉu ne estus pli bone ? Se kredi la onidiron, edzo poste malpli amas sian edzinon, se ŝi antaŭe tro amis lin. Tiu timo detenas min pli ol ĉio ajn. Amiko mia, ĉu vi dubas pri mia koro ? Ĉu ne restas al ni la tuta vivo por la cetero ?


Aŭskultu, mi promesas, ke se mi ne povos eviti la malfeliĉon edziniĝi al s-ro de Ĵerkuro, kiun mi jam malamas eĉ antaŭ koni lin, nenio plu detenos min iĝi kiel eble plej frue via, eĉ antaŭ la edziniĝo. Ĉar mi deziras esti amata nur de vi, vi mem juĝos, ĉu mi kulpos se mi pekos kun vi ; ĉio cetera estos senvalora por mi kondiĉe, ke vi promesos eterne ami min. Sed ĝis tiam, amiko, lasu min plu agi kiel nun kaj ne plu postulu donacon rifuzatan prave, kvankam korpreme por mi.


Mi ankaŭ dezirus, ke s-ro de Valmono ne estu tiel insistema favore al vi ; tio pliigas mian aflikton. Ho ! bonega amiko li estas por vi, mi asertas. Li ĉion faras, kiel vi mem farus. Sed adiaŭ, kara amiko ; mi komencis malfrue mian skribadon, kiu prenis parton de mia nokta tempo. Mi nun enlitiĝu por ripari mian lacon ; mi kisas vin, sed ĉesu riproĉi min.


El la kastelo de… la 18an de Oktobro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 116a

puce Letero 107a

puce Letero 108a

puce Letero 109a

puce Letero 110a

puce Letero 111a

puce Letero 112a

puce Letero 113a

puce Letero 114a

puce Letero 115a

puce Letero 123a

puce Letero 121a

puce Letero 122a

puce Letero 120a

::: Ĉiuj :::



Supren