sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 120a



De vicgrafo de Valmono al pastro Anselmo, cisterciano en la monaĥejo Sankto Honorato en Parizo


Mi ne havas la honoron, ke vi konas min, Sinjoro ; sed mi scias la tutan fidon de sinjorino la prezidant-edzino de Turvelo al vi, kaj plie scias, ke vi plene meritas ĝin. Mi do opinias, ke mi povas tute diskrete turni min al vi, por tre grava helpo, inda de via sankta tasko, helpo kiu kunigos mian intereson kaj tiun de sinjorino de Turvelo.


Mi enmane tenas dokumentojn gravajn por ŝi, kiujn mi povas transdoni al neniu krom al ŝi mem. Tion mi ne povas sciigi al ŝi, ĉar motivoj, kiujn ŝi eble konfidis al vi, sed kiujn mi mem ne rajtas malkaŝi, igis ŝin rifuzi ĉian korespondadon kun mi. Ŝian decidon mi hodiaŭ tute aprobas, post ŝanĝo neatendita de mi kaj naskita de la reganta superhoma Potenco.


Mi do petas vin, Sinjoro, ke vi informu ŝin pri mia nuna decido nova, kaj konvinku ŝin al unu akcepto mia, por ke mi almenaŭ parte riparu miajn erarojn per mia pardonpeto, kaj ke mi, per lasta forofero, malaperigu la solajn spurojn de erarego, pri kiu mi kulpis kontraŭ ŝi.


Post tiu unua pentofaro mi demetos ĉe viaj piedoj la humiligan konfeson de miaj longaj eraregoj kaj petegos vian peradon por inter-reamikigo ju pli grava por mi, ke des pli malfacila. Ĉu mi rajtas esperi, Sinjoro, ke vi ne rifuzos tiel necesan kaj altvaloran helpon ? ke vi konsentos subteni mian malfortecon kaj gvidi mian iradon laŭ vojo nova, kiun mi arde deziras preni ? kaj kiun — mi konfesas tion kun ruĝiĝo — mi ankoraŭ ne konas ?
Mi atendas vian respondon kun la senpacienco de pentinto deziranta ripari, kaj petas vin kredi je mia dankemo kaj respektego. Tre humile via…


PS Mi permesas, Sinjoro, ke se vi juĝos tion konvena, vi montros tiun leteron al sinjorino de Turvelo, kiun mi promesas respekti dum mia tuta vivo, honorigante ŝin kiel la personon elektitan de Ĉielo por rekonduki mian animon al moralo, per la kortuŝa spektaklo de ŝia virto.


El la kastelo de… la 22an de Oktobro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 116a

puce Letero 107a

puce Letero 108a

puce Letero 109a

puce Letero 110a

puce Letero 111a

puce Letero 112a

puce Letero 113a

puce Letero 114a

puce Letero 115a

puce Letero 123a

puce Letero 121a

puce Letero 122a

puce Letero 120a

::: Ĉiuj :::



Supren