De markizino de Mertejo al kavaliro Dansnio
Mi ricevis vian leteron, amiko tro juna ; sed antaŭ danki vin, mi devas vin riproĉi ; mi avertas, ke se vi ne pliboniĝos, vi ne plu ricevos miajn respondojn. Forlasu do, kredu min, tiun kaĵolan tonon, kiu ekster la tereno de vera amo estas nur ĵargono. Ĉu tia estas la stilo de amikeco ? Ne, amiko ; ĉiu sento havas sian taŭgan lingvon ; uzi alian estas maski sian esprimatan penson. Mi ja scias, ke banalaj junaj virinoj en niaj societoj komprenas nenion, se ne tradukitan en tiu kutima ĵargono ; sed miaopinie mi meritas plian konsideron super ili, kaj mi ĉagrenas, eble pli ol mi devus, ke vi tiel misjuĝis min.
Vi do en mia letero trovos tion, kio mankas en la via : simpleco kaj sincero. Ekzemple, mi nun ĉirkaŭata de teduloj nur diras, ke estus al mi granda plezuro renkonti vin ; dum vi tion tradukas per : instruu al mi vivi en loko, kie vi forestas. Tiel, kiam vi estos apud via amatino, vi ne povos vivi sen mia ĉeesto, en triopo : kiel plorinde ! Kaj ĉu via Cecilo ankaŭ apartenas al tiuj virinoj, kiuj simple ne estas mi ? Jen, kien kondukas tiu nuna ekscesa societa lingvaĵo, ĵargone komplimenta, fakte simpla protokolo, ne pli kredinda, ol la ŝablone kutima leterfino : "Mi estas via humila servanto" !
Amiko, skribu al mi nur viajn pensojn kaj sentojn, kaj ne pretajn frazojn troveblajn en ĉiuj laŭmodaj romanoj. Mi esperas, ke vi ne koleros pro tiu mia diro, en kiu vi prave trovos iom da rajto por incitiĝi ; konsentite, mi ĉagrenas ; sed por ne meriti riproĉeton similan al tiu, kiun mi faris al vi, mi devas senafekte konfesi, ke eble tion ankaŭ kaŭzis via foresto de mi. Vi tamen valoras pli, ol unu proceso, du advokatoj, kaj eĉ la zorgema Belroko.
Vi vidas do, ke anstataŭ senesperiĝi pro mia foresto, vi male devus priĝoji, ĉar neniam mi faris al vi tiel belan komplimenton. Via ekzemplo trafis min : mi emus pervorte kaĵoli vin ! Nu, ne ! Prefere mi restu je mia sincero, kiu sola certigu vin pri mia milda amikeco kaj pri la intereso, kiun ĝi vekis en mi. Estas tre dolĉe havi junan amikon, kies amo estas okupata de alia persono. Ne tiel pensas ĉiuj virinoj, sed tiel pensas mi. Mi opinias, ke ju pli sen timo oni rilatas al iu sento, des pli plezure oni sin allasas al ĝi. Tiel mi frue prenis la rolon de konfidatino via. Sed vi emas elekti tiel junajn amatinojn, ke vi igis min senti, por la unua fojo, ke mi ekmaljuniĝas. Vi prave tiel komencis longan karieron de fidelulo ; mi tutkore deziras, ke vi ĝuos reciprokecon.
Vi pravas cedi al motivoj mildaj kaj honestaj, kiuj, kiel vi diras, tamen malfruigas vian feliĉon. Longa defendado estas la sola merito, de tiuj virinoj, kiuj fine cedas, kaj al ĉiu alia, ol al infano kiel knabino Volanĝo mi ne pardonus, ke ŝi ne kapablis fuĝi antaŭ danĝero sufiĉe klara por ŝi post la deklaro al vi de sia amo. Vi viroj, havas nenian ideon pri amvirto, kaj pri ĝia kosto, kiam oni perdas ĝin. Sed tuj, kiam virino nur iomete pripensas, ŝi povas kompreni, ke krom kulpon ŝi suferos per sia cedo plej grandan malfeliĉon ; mi ne kapablas imagi, kiel virino povas fali, se ŝi nur unu momenton cerbumas.
Ne argumentu kontraŭ tiu mia opinio : ĝuste ĝi mem ligas min al vi. Vi savos min el la danĝeroj de amo ; kvankam mi mem ĝis nun tion sukcesis sen vi, mi tamen estos al vi dankema kaj amos vin pli multe kaj pli konvene.
Nun, kara Kavaliro, mi preĝas, por ke Dio konservu vin en Sia digna kaj sankta gardo.
El la kastelo de… la 22an de Oktobro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.