Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 122a


De sinjorino de Rozmondo al prezidant-edzino de Turvelo


Mi esperis, aminda filino, ke mi povos kvietigi vian maltrankvilon, sed male aflikte vidas, ke mi pliigos ĝin ! Tamen kvietiĝu : mia nevo ne estas en danĝero, oni eĉ ne povas konsideri lin vere malsana. Sed certe okazas io neordinara en lia animo, pri kio mi nenion komprenas. Mi eliris el lia ĉambro kun sento de malgajo, eble de timo ; mi bedaŭras, ke mi transdonos ĝin al vi, sed mi devas prirakonti tion. Mi fidele tuj raportos, ĉar eĉ se mi pluvivus aliajn okdek jarojn, mi neniam forgesus la impreson faritan al mi de tiu malgaja sceno.


Mi do vizitis lin hodiaŭ matene, kaj trovis lin redaktantan meze de paperaj stakoj, ŝajne skribitaj el lia mano. Li estis tiel okupata, ke kiam mi jam alvenis la mezon de la ĉambro, li ankoraŭ ne turnis la kapon por scii, kiu venas. Kiam li rekonis min, li ekstaris, sed mi tuj rimarkis, ke li provas ŝajnigi bonan mienon ; eble tio vekis mian atentemon. Li nek tualetis nek pudris sin, kaj ŝajnis vere pala kaj malfirma, kun precipe vizaĝo ŝanĝita. Lia rigardo, kiun ni konis tiel vigla, ĝoja, estis malgaja, melankolia ; mi konfesinde preferas, ke vi ne vidis lin tia, ĉar li aspektis kortuŝe kompatinda, kaj tia kompatindeco estas unu el la plej danĝeraj kaptiloj de amo.
Kvankam tuŝita de tiu vidado, mi tamen ekkonversaciis kvazaŭ mi nenion rimarkus. Mi unue parolis pri lia sano ; kvankam li ne diris, ke li bone fartas, li tamen ne konfesis malsanon. Mi do riproĉetis lian retiriĝon, elvokante kapricon, provante mildigi min per iom da gajo ; sed li nur respondis, kun tre serioza mieno :



— Mi konfesas, ke tio estas iu plia kulpo mia ; sed mi riparos ĝin kun la ceteraj.
Pli ol lia diro, lia aspekto iom ŝancelis mian gajemon, kaj mi rapide aldonis, ke li ne konsideru tro grava simplan amikan riproĉeton.


Ni do trankvile rebabilis, kaj li iom poste diris, ke afero, eble la plej grava el lia vivo, verŝajne baldaŭ resendos lin al Parizo. Timante, mia kara bela, ke tiu komenco kondukus lin al konfidenco, kiun mi antaŭrifuzis aŭdi, mi ĉesis demandi, kaj nur rimarkigis, ke malpli da seriozeco utilus al lia farto. Mi finis dirante, ke mi ĉesos riproĉi lin, ĉar de amiko mi amas lian bonon spite lian malbonon. Je tiu simpla frazo li premegis miajn manojn, kaj parolis per voĉo nedireble impresa :



— Ja, kara onklino, amu, multe amu nevon, kiu mem vin amas kaj respektas, amu lin pro lia bono, kiel vi diris. Ne afliktiĝu pri lia feliĉo, kaj ne konfuzu per via bedaŭro la eternan kvietecon, kiun li espereble baldaŭ ĝuos. Ripetu, ke min vi amas kaj pardonos ; jes, vi pardonos, ĉar mi konas vian bonecon ; sed ĉu mi ricevos la saman indulgon, de tiuj, kiujn mi multe ofendis ?


Tiam li mallevis la kapon super mi, por miaopinie kaŝi doloron, kiun lia voĉo malgraŭvole rivelis.


En emocio pli forta ol estas direble, mi rapide ekstaris ; li sendube rimarkis mian timon, ĉar li tuj pli regis sin :



— Pardonu, sinjorino, pardonu : mi sentas, ke kontraŭvole mi ekvagas ; forgesu, mi petas, miajn dirojn, kaj memoru nur pri mia profunda respekto. Mi certe rediros ĝin al vi antaŭ mia foriro.


Ŝajnis al mi, ke tiu lasta vorto petis la finon de mia vizito kaj mi eliris.


Ju pli mi pripensas, des malpli mi divenas la signifon de liaj paroloj. Kiu estas tiu afero, la plej grava en lia vivo ? Pri kio li petas mian pardonon ? Kial li nevole tiel mildiĝis dum lia parolado ? Mil fojojn mi prezentis al mi mem la demandon, sed ne kapablis respondi. Nenio tie ŝajne rilatas al vi ; tamen, ĉar la okuloj de amo estas pli klarvidaj, ol tiuj de amikeco, mi volis informi vin pri ĉio okazinta inter mia nevo kaj mi.
Mi skribis en kvar partoj tiun longan leteron ; ĝi estus ankoraŭ pli longa, sen mia laceco. Adiaŭ, kara bela.


El la kastelo de… la 25an de Oktobro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio