sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 123a



De pastro Anselmo al vicgrafo de Valmono


Mi havis la honoron, Sinjoro Vicgrafo, ricevi vian leteron, kaj jam hieraŭ laŭ via peto mi aliris la cititan personon, informante ŝin pri la motivo de tiu mia vizito petita de vi. Komence ŝi restis je sia saĝa sinteno de prudento ; sed mi klarigis, ke ŝia rifuzo povus esti obstaklo al via prave elektita deziro de reboniĝo kaj sekve al la kompatemo de la Dia Providenco ; ŝi fine konsentis je via vizito, kondiĉe, ke tiu estos la lasta ; ŝi do per mi informas vin, ke ŝi estos hejme vizitebla venontan ĵaŭdon la 28an. Se tiu tago ne konvenus al vi, bonvolu informi ŝin kaj indiki alian : vian leteron ŝi akceptos.


Tamen permesu, Sinjoro Vicgrafo, tiun mian peton : ne prokrastu vian agon (krom se ekzistas forta kontraŭmotivo) por ke vi pli rapide kaj pli frue allasu vin al viaj anoncitaj bonaj intencoj. Memoru, ke prokrasti la momenton de Dia bonvolemo estas riski ĝian malaperon ; ke se Lia boneco estas senfina, ties uzon tamen regas justeco, kaj ke do povas veni la tempo, kiam Lia kompato povas ŝanĝiĝi al venĝemo.


Se vi konsentos plu honorigi min per via konfidemo, kredu, mi petas, ke mi dediĉos mian tutan prizorgadon al vi, tuj kiam vi esprimos vian deziron pri ĝi. Kvankam multaj estas miaj okupoj, mia ĉefa zorgo ĉiam restos plenigi la devojn de la sankta tasko, al kiu mi dediĉis mian vivon, kies plej bela tago venos, kiam la Plenpotenculo per Sia favoro sukcesigos mian strebadon. Ni, kompatindaj kulpantoj, kapablas nenion per ni mem ! Sed Dio, kiu ĵus vokis vin, ĉion kapablas ; al Lia boneco ŝuldas vi la konstantan deziron retrovi Lin, kaj ŝuldas mi la rimedon gvidi vin. Danke Lian helpon mi esperas baldaŭ konvinki vin, ke nur la sankta religio alportas eĉ en ĉi-nuna mondo tiun feliĉon firman kaj daŭran, kiun vane estus serĉi en la blindaj homaj pasioj.


Mi honore kaj respekteme estas…


El Parizo, la 25an de Oktobro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 116a

puce Letero 107a

puce Letero 108a

puce Letero 109a

puce Letero 110a

puce Letero 111a

puce Letero 112a

puce Letero 113a

puce Letero 114a

puce Letero 115a

puce Letero 123a

puce Letero 121a

puce Letero 122a

puce Letero 120a

::: Ĉiuj :::



Supren