SAT ĉiam aktive partoprenis starigon de respektinda lingvonivelo per eldonado de valoraj verkoj en nia sennacieca lingvo. Sekvinte tiun tradicion kamarado SAT-ano post aliaj tradukoj transskribis unu el la ĉefverkoj de la monda literaturo.
Sed en la 21-a jarcento necesas evolui kun la epoko de nunaj komunikiloj, kaj aparte de Interreto, kiu altiras pli kaj pli da samideanoj. Nun libroj vendiĝas malfacile : onidire — ĉu vere aŭ fantazie ? — ĉiu esperantisto meze aĉetas po unu esperantlingvan libron en… unu jarcento !
SAT do aperigas senpage tiun verkon felietone ĉiusemajne sur sia retloko. Faciligas la aperon la konstruo de la teksto tute en korespondaj leteroj. Ĉiun semajnofinon do prezentiĝos la verko po unu-du leteroj. La legonto trovos nur avantaĝojn en tiu faro : konservo de daŭra intereso per tiu felietona sinsekvo, apero de mallonga legotaĵo post la semajno de laboro en la du tagoj de malstreĉiĝo, neneceso de elspezo por librokosto, iom-post-ioma alkutimiĝo al subtila esprimo de sentoj en nia lingvo.
La titolon oni indikos nur ĉe la fino de la publikigo, ke la legonto ne tuj sin ĵetu al nacilingva eldono, kiu eble deturnus de la esperanta legado.
Legu plu...
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.